Muzika pasiono estas la muzikigo de la biblia pasiono-teksto, kiel ĝi estas fiksita en unu el la evangelioj.

Historio kaj liturgia loko redakti

La prezentado de la pasionhistorio laŭ la kvar evangelioj okazis en la mezepoka kaj poste romkatolika eklezio dum la Sankta Semajno laŭ liturgia ordo [1], kiu poste en la evangela tradicio ankaŭ povis esti malkompaktigita kaj pli kaj pli komencis koncentriĝi sur la Sanktan Vendredon:

Tago Pasiono-evangelio en la mezepoka kaj katolika eklezio[2] Pasiono-evangelio en la dresdena kastelopreĝejo ĉe Heinrich Schütz [3] Pasionoj ĉe Johann Sebastian Bach en Lepsiko
Judica (5-a dimanĉo de la Karesmo) Evangelio laŭ Mateo - Mateopasiono (1666)
Palmodimanĉo (6-a dimanĉo de la Karesmo) Evangelio laŭ Mateo Evangelio laŭ Lukaso - Lukaspasiono (1653)
Mardo en la Sankta Semajno Evangelio laŭ Marko
Merkredo en la Sankta Semajno Evangelio laŭ Lukaso
Sankta Vendredo Evangelio laŭ Johano Evangelio laŭ Johano - Johanopasiono (1666) Mateopasiono (1729), Markopasiono (1731) kaj Johanopasiono (1724)
 
Tri kantantaj klerikoj (proksimume 1400). Tiel oni imagu la prezentopraktikan kantadon de pasionoj.

La tradicio de prezentado de biblia pasiono estis institucio kadre de la pasionliturgio, kiu komencis kaj estas dokumentita jam en la 5-a jarcento. Komence nur unu kleriko recitis la evangelion sur la pasiontono antaŭvidata por tio. Plej malfrue en la 13-a jarcento oni disdonis la liturgian pasionrecitadon sur pluraj personoj.

Kutime tri klerikoj dividis inter si la recitadon: malalta voĉo prezentis la vortojn de Kristo ("vox christi"), mezalta voĉo la rolon de la rakontanto resp. evangeliisto ("vox evangelista") kaj alta voĉo finfine la ceterajn personojn, kiuj nomiĝas laŭ la latina solilokventoj (solodeklamantoj). Ankaŭ la ĥoroj de la apostoloj, judoj, ĉefpastroj, servistinoj, malsinceraj atestantoj kaj soldatoj - laŭ la latina turba (aro, homamaso) - apartenas al tio. Manskribaĵo el Modena de la malfrua 15-a jarcento surmontras je pasionoj la diferencigon en virajn kaj virinajn rolojn[4]:

Voĉregistro biblia rolo prezentata far [5]
f Kristo pastro
c' evangeliisto diakono
f' solilokvento / turba subdiakono
c - c' - e' trivoĉa turba-ĥoro (unuan fojon en Füssen, proksimume 1450)
f Judaso (vira voĉregistro, unuafoje Modena, fine de la 15-a jarcento)
f' servistino (virina voĉregistro, unuafoje Modena, fine de la 15-a jarcento)[6]

En la 15-a jarcento al la komenco de la prezentado paŝas enkonduko (introitus, praefatio), sed ankaŭ finala dankpreĝo (conclusio, gratiarum agimus). Ĉi tiu plej malnova speco de liturgia pasiono konserviĝis ĝis en la 19-a jarcento[7].

Jam en antaŭreformacia tempo estas observeblaj muzikaj pliampleksigoj kaj pliriĉigoj de la liturgia prezentado, kiuj transpaŝas la kutiman pasionotonon kaj ĝiajn formulojn el la gregoria ĉanto. Precipe la turbae estis kompletigitaj per plurvoĉaj realigaĵoj por distingigi ilin de la kantadoj de la unuopaj personoj. Ekde la mezo de la 15-a jarcento la voĉoj de la tri realigantaj pastroj kuntrafiĝis en la kvint-kvart-vespero. La du figuroj de la "malsinceraj atestantoj" komencas kanti duvoĉe.

Ĉi tiun praktikon ankaŭ Martin Luther plejparte tiel transprenis en la reformacia epoko por la evangelaj diservoj. Martin Luther tamen volis limigi la prezentadon de ĉiuj kvar pasionoj dumpase de la tempo sur du aŭ unu. Luther ankaŭ admonis, "ke oni ne kantu la pasionojn ne je la labortagoj de la Sankta Semajno, ĉar temas pri labortagoj"[8].

Por atingi pluan striktigon, Johann Bugenhagen kreis en 1526 tiel nomatan pasionharmoniaĵon, do eltiraĵo el tekstkompilaĵo, nomata ankaŭ evangeliharmoniaĵo[9]. Poste Johann Walter komisiite far Luther adaptis la tradician kantmanieron al la germana lingvo. Ne individuan komponadon, sed nur la transformadon de la malnova latina pasiono en la germanan lingvon intencis la reformaciaj teologoj kaj muzikistoj. Kurt von Fischer konstatis, ke "ankoraŭ en la 16-a kaj frua 17-a jarcentoj la pasionaj muzikigoj de evangela kaj katolika deveno preskaŭ ne estas dise rigardeblaj kaj kompreneblaj. En la liturgiaj pasionoj de ambaŭ konfesioj ĉiam la komuna - oni hodiaŭ povus diri: la ekumena - havis decidan gravecon"[10].

Distingoj kaj tipoj redakti

Ĥoralpasionoj kaj responsoria pasiono redakti

Sekve de la reformacio ekestis la tipo de protestanta ĥoralpasiono per tio, ke ekzemple la ĥoraĵoj de la pasiono de Walter estis nov-priverkataj (ekz. far Jakob Meiland 1567, 1568 kaj 1570). Tamen ĉi tiun ĥoralpasionon nun oni prefere nomas responsoria pasiono. Pluaj nomoj estas drama pasiono, sed ankaŭ scena pasiono[11].

Rigarde la pasionojn de Heinrich Schütz Otto Brodde diras ankaŭ pri la tipo de recitativa pasiono[12]: La pasionoj de Schütz estas "ne nur kulmino de la recitativa pasiono, sed samtempe fina punkto de ĝia historio. La recitativaj pasionoj ekestintaj post Schütz estas tiel klare kopiecaj, ke ili ne estas komparebla kun liaj".

Por diferencigi: La responsoria pasiono kaj la recitativa pasiono malsamas en tio, ke la unu tipo estas ligita al la gregoria ĉanto, al la tiel nomata pasiontono, dum kiam la tipo kreita far Heinrich Schütz jam plejparte liberiĝis de la devigoj de la gregoria ĉanto kaj formis liberajn recitativojn[13]. "Entute, la unuvoĉeco de Schütz estas organika sintezo el ĥoralaj elementoj kaj libere inventita recitativa melodiaro, absolute diatona unuvoĉeco, kiu kontraŭas al ĉiu modeleca kaj formula konduto, finfine muzike transformita metamorfozo de la parolmelodio"[14].

Kutime oni tiam distingas inter responsoriaj resp. motetaj pasionoj, kiuj nure muzikigas la netan biblian tekston, kaj "oratoriaj", de Günter Massenkeil iom pli akre nomata "koncerta", kiuj povas enhavi parentezojn de aliaj tekstoj (ĥoraloj k.a.) aŭ instrumentajn partojn.

La responsoriaj pasionoj de Johann Walter estis disvastigitaj en la mezgermana spaco tamen dum la tuta 17-a jarcento kaj foje eĉ multe pli poste. Ekzemple lia pasiono estas menciita en Lepsiko en 1716, en Merseburg eĉ ankoraŭ en 1741[15].

Figura pasiono kaj moteta pasiono redakti

El la ĥoralpasiono evoluis la tipo de trakomponita pasiono, en kiu la tuta teksto de la pasiono estas plurvoĉe, kvazaŭ motetece trakomponita[16]. Tio signifas: ankaŭ la voĉo de Kristo kaj de la evangeliisto eksonas plurvoĉe. Escepte enkondukon kaj finalan kantaĵon tamen nur la biblia teksto estas aŭdebla. La unua pruvo de ĉi tiu formo devenas de Longeval.

Aliaj aŭtoroj diras je ĉi tiu tipo pri figura pasiono, kiu ankaŭ proksimas al pasionomoteto [17]. Krome enkondukiĝis la nocio moteta pasiono[18]. La florepoko de la trakomponita pasiono tamen daŭris nur mallonge kaj troviĝas fakte nur en la epoko de la kontraŭreformacio.

Germanaj protestantaj pasionoj tiatipaj devenas de Joachim a Burck, Leonhard Lechner kaj Christoph Demantius.

Oratoria pasiono redakti

 
Eltiraĵo el la Johano-pasiono de Johann Sebastian Bach; jen la dialogo inter Petro kaj la servistino, kunligita per la rakonto de la evangeliisto

El la koncerta pasiono evoluis la oratoria pasiono, do oratorio, kiu laŭkomponas la biblian pasionhistorion, sed je tio ankaŭ interplektas eksterbibliajn tekstelementojn aŭ sakralan lirikon. Tio jam estas observebla ekz. ĉe Thomas Selle en 1642. Selle enigis en sian Johano-pasionon interludojn, kiuj havas kontemplan funkcion. Krome li aldonas instrumentojn. Johann Sebastiani siaflanke aldonas "por veki pli grandan devotecon variajn versojn el la kutimaj ekleziaj himnoj" en la Mateo-pasionon, kiun li komponis en 1672, nome plurvoĉajn movimentojn de Johann Eccard[19]. Lernanto de Schütz Johann Theile enmetis je 1673 en sian Mateo-pasionon instrumentajn ritornelojn kaj kantariojn[20].

La oratoria pasiono do entute distingiĝas per liberaj enigaĵoj, kiuj interrompas la fluon de la biblia teksto. distingiloj estas la sekorecitativo por la evangeliisto kaj la solilokventoj, aliras la kontinuo-orgeno (plejofte portebla orgeno) kaj la arĉbaso[21]. En la akompanrecitativo tamen la vortoj de Kristo ekz. en la Mateo-pasiono de Bach, sed ankaŭ jam ĉe Johann Theile kaj en la Mateo-pasiono de Johann Valentin Meder, ricevas por distingado arĉakompanaĵon. Kontemplaj dakapo-arioj, sed ankaŭ ariozo same kiel ĥoraĵoj kaj ĥoraloj baziĝantaj sur libera poeziaĵo pliriĉigas la verkon.

Tiu ĉi tipo estas ĉefe alordigebla al la epoko de la lutera ortodoksismo.

Pasiona oratorio redakti

 
Barthold Heinrich Brockes. Li verkis la tekstan bazon de famaj pasionaj oratorioj por Johann Caspar Bachofen, Georg Friedrich Händel, Reinhard Keiser, Johann Mattheson, Gottfried Heinrich Stölzel kaj Georg Philipp Telemann.

La pasiona oratorio tamen jam etendiĝas en la epokon de la pietismo. Kutime en la pasiona oratorio ne plu aperas biblia teksto, sed ankoraŭ nur libera poeziaĵo pri la pasiono de Jesuo[22]. Kiel tekstopoeto elpaŝis Barthold Heinrich Brockes, kiu inspiris multajn komponistojn al pasionaj oratorioj. Carl Heinrich Graun unuafoje en 1755 prezentis sian pasionan oratorion Der Tod Jesu ĉe Kantakademio je Berlino. La verko daŭre konserviĝis en la koncertprogramoj. La Kantakademio dum jardekoj prezentis la verkon kiel sanktvendreda muziko, ĝis kiam ĝi post la remalkovro de la pasionoj de Bach estis anstataŭata per tiuj.

Interŝtupoj redakti

Inter ĉiuj grupoj tamen ekzistas limaj kaj transiraj formoj[23]. Ankaŭ ne ĉiam estas facile transigi la diferencigojn de la muzikscienco, kiu ĉefe servis por la klarigo kaj enordigo de verkoj el la 15-a ĝis 18-a jarcentoj, sur la verkojn de la 20-a kaj 21-a jarcentoj.

Verkoj redakti

Ekzemploj por responsoriaj pasionoj redakti

Ekzemploj por motetaj pasionoj redakti

  • germanaj:
    • Joachim a Burck verkis Johanospasionon, en kiu unuafoje la germana pasionoteksto estis trakomponita plurvoĉa, same kiel pasionon laŭ evangelio-harmoniaĵo (kompilaĵo de ĉiuj vivodatoj el la kvar ĉefaj evangelioj)
    • Leonhard Lechner: Johannes-Passion (1593)
    • Christoph Demantius: Johannes-Passion (1631)

Pasionhistorioj de Heinrich Schütz redakti

Heinrich Schütz distingiĝas per tio, ke li verkis pasiono-historiojn, kiuj escepte enkondukon kaj finalon ne toleras interrompon de la biblia teksto.

Ekzemploj por oratoriaj pasionoj redakti

Ekzemploj por pasionoratorioj kaj miksformoj redakti

Ekzemploj por modernaj pasionoj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj redakti

  • Kurt Thomas: Markus-Passion (1927)
  • Hugo Distler: Choralpassion laŭ la kvar evangelioj de la sanktaj libroj, op. 7, por 5-voĉa miksita ĥoro kaj 2 ĉefkantantoj, kiuj rolas la evangeliston kaj Jesuon (1932/1933)
  • Frank Martin: Golgotha, laŭ vortoj de la bibli kaj Aŭgusteno, por 5 solokantistoj, miksita ĥoro, orgeno kaj orkestro (1945-1948)
  • Wolfgang Schoor: Die Passion nach Markus und Worten verschiedener Dichter por sopran-, ald-. tenor-, bariton- kaj basosoloistoj, miksita ĥoro, ĉambrorkestro, klaviceno kaj orgeno (1949). Tekstoj: evangelio, liturgio de la horoj, profeto Jesaja, H. P. Bergler-Schroer, Lilo Ebel, Paul Gerhardt, Gottfried Hasenkamp, Johann Heermann, Hertha Jaegerschmid, Wolfgang Schoor, Friedrich Wilhelm Weber (1949)
  • Ernst Pepping: Passionsbericht des Matthäus (1951)
  • Krzysztof Penderecki: Lukas-Passion (1962-65)
  • Paul Ernst Ruppel: Golgata por solotenoro, miksita ĥoro, trombono kaj baso
  • Hans-Peter Braun: Du bibliaj scenoj Gethsemane - Pfingsten por orgeno (1977)
  • Klaus Miehling: Passio secundum Marcum por solokantistoj, ĥoro kaj barokorkestro (1980/2006) - Judas-Passion (2005, tekstselekto far Matthias Uhlich)
  • Mikis Theodorakis: Kata Saddukaion Pathi (Sadukeo-pasiono; teksto: Michalis Katsaros) por tenoro, baritono, baso, ĥoro kaj orkestro (1981–82)
  • Arvo Pärt: Passio Domini nostri Jesu Christi secundum Joannem por solokantistoj, miksita ĥoro, instrumentkvarteto kaj orgeno (1982)
  • Anton Reinthaler kreis kvar pasionoj: Leidensgeschichte nach Johannes, Leidensgeschichte nach Lukas, Leidensgeschichte nach Markus kaj la Leidensgeschichte nach Matthäus
  • Sofia Gubaidulina: Paisono laŭ Johano (ruslingva, 2000)
  • Wolfgang Rihm: Deus passus laŭ selektaj tekstoj el la evangelio laŭ Lukaso (2000)
  • Johannes Matthias Michel, Kreuzigung (2001). Pasionsceno por baritono, deklamanto, ĥoro kaj orkestro
  • Peter Michael Braun: Passus est et resurrexit por miksita ĥoro, granda orgeno kaj orkestro (2005)
  • Winfried Nowak: Johannespassion (2007)

Ekzemploj por pasiono en stilo de duonopero redakti

La pasiono estas ankaŭ prezentebla per la stilrimedoj de duonopero:

Pasiono por infanoj redakti

Plej ofte el religio-pedagogia intereso muzika priverkado de la pasionotemo okazas ankaŭ en infantaŭga formo:

  • Margret Birkenfeld verkis en 1993 infanpasionon: Kommt und seht: Das Grab ist leer - Kleine Passion für Kinder.

Parencaj ĝenroj redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Friedrich Blume, Geschichte der evangelischen Kirchenmusik, Kassel 1965, S. 114
  2. Siegfried Hermelink, Art. Passion, in RGG, 3. Auflage, Bd. 5, Tübingen 1961, Sp. 137
  3. Kurt Gudewill im Vorwort der Gesamtausgabe Heinrich Schütz, Neue Gesamtausgabe sämtlicher Werke, Bd. 2, hrsg. von Bruno Grusnick, Kassel 1957 und Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2. Aufl., S. 258, ISBN 3761801599; Brodde bezieht sich auf die vorhandenen Dresdner Hoftagebücher der Schützzeit
  4. Kurt von Fischer, Die Passionshistorien von Heinrich Schütz, in: Heinrich Schütz in seiner Zeit, hrsg. von Walter Blankenburg, Wege der Forschung, Bd. 614, Darmstadt 1985, S. 143 ISBN 3534086694
  5. Ulrich Michels, dtv-Atlas Musik, München 2008, S. 139, ISBN 3423085991
  6. Matthäus- und Johannespassion, Handschrift aus Modena, in: Hans Joachim Moser, Die mehrstimmige Vertonung des Evangeliums, Leipzig o.J. (1931), verbesserter und ergänzter Nachdruck Hildesheim 1968
  7. Siegfried Hermelink, Art. Passion, in RGG, 3. Auflage, Bd. 5, Tübingen 1961, Sp. 137
  8. Martin Luther, Formula missae. Eine Weise, christliche Messe zu halten und zum Tisch Gottes zu gehen (1524), zitiert nach Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2. Aufl., S. 259
  9. Friedrich Blume, Geschichte der evangelischen Kirchenmusik, Kassel 1965, S. 115
  10. Kurt von Fischer, Die Passionshistorien von Heinrich Schütz, in: Heinrich Schütz in seiner Zeit, hrsg. von Walter Blankenburg, Wege der Forschung, Bd. 614, Darmstadt 1985, S. 140 ISBN 3534086694
  11. Ulrich Michels, dtv-Atlas Musik, München 2008, S. 139, ISBN 3423085991
  12. Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2. Aufl., S. 268
  13. Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2. Aufl., S. 312
  14. Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2. Aufl., S. 260
  15. Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2. Aufl., S. 258
  16. Friedrich Blume, Geschichte der evangelischen Kirchenmusik, Kassel 1965, S. 116
  17. Dieter Haberl, Hauptgattungen der mehrstimmigen vokalen und instrumental begleiteten Kirchenmusik, in: Basiswissen Kirchenmusik, Bd. 22, Stuttgart 2009, S. 27, ISBN 9783899481235
  18. z.B. Ulrich Michels, dtv-Atlas Musik, München 2008, S. 139
  19. Johann Sebastiani, zitiert nach Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2. Aufl., S. 268
  20. Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2. Aufl., S. 268
  21. Ulrich Michel, dtv-Atlas der Musik, München 2008, S. 139
  22. Ulrich Michels, dtv-Atlas Musik, München 2008, S. 139
  23. Friedrich Blume, Geschichte der evangelischen Kirchenmusik, Kassel 1965, S. 114
  24. siehe z.B. Faksimile in: Heinrich Schütz, Neue Ausgabe sämtlicher Werke, Bd. 2, hrsg. vom Bruno Grusnick, Kassel 1957