La pasiva intelekto, dirita ankaŭ materia intelekto, estas filozofia nocio flanke de la koncepto aktiva intelekto en la priskribo de la intelekto (nous) en filozofio de la menso, laŭ la teorio de hilemorfismo formulita de Aristotelo.

Aristotelo redakti

Aristotelo ellaboras sian koncepton pri “pasiva intelekto” (= pathetikos nous) en De Anima, libro 3-a, ĉapitro 4-a. Laŭ Aristotelo, la pasiva intelekto "estas tiu kiu de ĉiam estas ĉiuj aĵoj". [1] Per tiu adjektivo Aristotelo intencas ke la pasiva intelekto povas “potenciale” fariĝi ĉiu ajn aĵo ĉar ricevas la inteligeblan formon de ĉiu aĵo.

Al la aktiva intelekto (= poietikos nous) estas postulate ilumini la pasivan intelekton por igi la potencialan scion akta scio, same kiel la lumo igas la potencialajn kolorojn realaj koloroj.

La analizo de tiu distingo estas, en Aristotelo, tre skiza, kaj tial ĝi generis diskutojn pri ĝia signifo

Interpretoj redakti

Greka penso Dum la grekaj komentistoj, kiel Aleksandro el Afrodisio kaj Temistio preskaŭ superflugis[2]sur la aktiva intelekto, la diskuto reaperis en la 13-a jarcento kontekste de la debato ĉu respektas aŭ ne la kristanan doktrinon la koncepto pri intelekto de AvicenoAveroeso

Averoesa penso Averoeso difinis la intelekton substanco eterna, senkorpa, dispartigebla en intelekto aktiva kaj pasiva: la unua, la intelekto pasiva, estas tute disigita el tiu aktiva kaj ligita kun la sensoj, kaj referencas kun la homa estaĵo per “materia racia ligilo”, kiu estas eterna kaj simila al la animo (kiu estis konsiderita de Averoeso kiel “formo de la korpo”), ontologie identa al la aktiva intelekto.

Tomaso de Akvino Tomaso de Akvino, distanciĝante el Averoeso kiu imagis la pasivan intelekton “materio senforma” kiu ricevas sian formon el la aktiva, interpretas tiun aristotelan filozofian elementon atribuante al la aktiva intelekto la taskon funkciigi la pasivan intelekton (kiu do estas io individue reala en la homa estaĵo same kiel tiu aktiva) por ke, tiu ĉi, nome, fariĝu “intelekto akirita” nome scianta. (Quaestiones disputatae de Anima).

Referencoj redakti

  • Commentarium magnum in Aristotelis De anima libros, ed. Crawford, Cambridge (Mass.) 1953: Latin translation of Averroes' long commentary on the De Anima
  • Averroes (tr. Alain de Libera), L'intelligence et la pensée, Paris 1998: French translation of Averroes' long commentary on book 3 of the De Anima

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Aristotelo, De Anima', Bk. III, cap. 5 (430 a 10-25).
  2. Aleksandro el Afrodisio aranĝis la difinon, koncerne la pasivan intelekton, de “materia intelekto.

Eksteraj ligiloj redakti