Passiflora laurifolia

Passiflora laurifoliaakvolimono pasifloro, kiu estas kultivata pro sia manĝebla frukto. La akvolimono havas sufiĉe grandan komercan signifon. la planto estas indiĝena en Bolivio, Gujano, franca Gujano, Karibio, Surinamo, Trinidado, Venezuelo, Peruo kaj Brazilo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
akvolimono

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Malpighiales
Familio: Pasifloracoj
Genro: Pasifloro (Passiflora)
Passiflora laurifolia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Passiflora laurifolia floro

La tubformaj tigoj de Passiflora laurifolia iĝas 10–18 m longaj. En la foli-akseloj estas en ĉiro kun subtenfolietoj. La folitigoj longas ĝis 1,5 cm. La altersidaj folioj estas ovalaj - oblongaj, dikaj, ledaj, helverdaj, brilaj, ununervaj kaj 6-12 x 3,5-8 cm grandaj. La folioj similas al tiuj de la nobla laŭro. la flortigoj estas ĝis 8 cm longaj kaj staras unuope en la foliakseloj. La floro estas purpura, violkolora aŭ blanka kaj 5-7 cm larĝa. La sepaloj estas blankece verdaj kaj ĉe la ekstera flanko blankaj, kun purpuraj punktoj. La petaloj estas blankaj kun purpuraj punktoj kaj ĝis 2,4 x 0,9 cm grandaj. La “krono“ konsistas el 6 vicoj, kiuj havas purpuran kaj blankan zonojn. La ekstera vico esta ĉ. 2 cm longa. La dua vico 3-4 cm longa kaj la interna vico ĉ. 0,1 cm longa.

La manĝeblaj fruktoj estas ovoformaj kaj 5-8 x 4-6 cm grandaj. La matura frukto estas citronflava ĝis paloranĝa. La fruktoj nomiĝas en anglalingvaj landoj “water lemon“. En Surinamo ili nomiĝas „(para)markoesa“. La fruktoj estas uzeblaj por fari trinkaĵon.

Ili ankaŭ troviĝas en la ĝardenoj en Kenjo kaj Florido. La specio kreskas sovaĝe en Tongo, Fiĝio, Havajo, Novgvineo, Malajzio kaj [[Orienta Afriko].

En Mezeŭopo Passiflora laurifolia povas kreski nur en varmaj vitrodomoj. Necesas alta relativa aerhumido.

tratranĉitaj fruktoj

Literaturo redakti

  • Vanderplank, John. (1996,) Passiebloemen, Nationale Collectie Passiflora (nederlanda). ISBN ISBN 90-9009722-8.
  • Ulmer John, Torsten; John M. MacDougal. (2004,) Passiflora, Passionflowers of the World, Nationale Collectie Passiflora. Timber Press. ISBN ISBN 0881926485.
  • Vanderplank, John. (1987) . Water Lemon', Fruits of Warm Climates, p. 331–332.. ISBN ISBN 90-9009722-8.
  • Morton, J.. (1987) . Water Lemon*.. Water Lemon. p. 331–332. In: Fruits of Warm Climates. Julia F. Morton, Miami, FL., online versie, Fruits of Warm Climates, p. 331–332.. ISBN ISBN 90-9009722-8.
  • Vanderplank, John. (1985) Fruits of the Guianan flora. Utrecht: Institute of Systematic Botany, Utrecht University; Wageningen : Silvicultural Department of Wageningen Agricultural University, p. 331–332.. ISBN ISBN 90-9000988-4.
  • Plants of Hawai'i REPORTS: Passiflora laurifolia Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti