La Pasta alla Norma estas tradicia plado el pastaĵo de la sicilia kuirarto, tre aprezata en la urbo Katanio. Temas pri pastaĵo ellaborita, plejparte el makaronioj, melongenoj, tomatoj, freŝa bazilio kaj sala rikoto raspita (ŝafida fromaĝo tipa de Sicilio).

Pasta alla Norma.

La plado estas konata en tuta Italio ekde la 19-a jarcento kaj pluraj teorioj klarigas la originon de ĝia nomo kaj koincidas pri la omaĝo donita al la opero Norma (verko de Vincenzo Bellini); la unua el la teorioj diras ke, kiam la komediografo de Katanio Nino Martoglio diris pri la plado: "È una Norma!" (Ĝi estas Norma!) aludante ĝian superan kvaliton kaj bonecon de la ingrediencoj, tiu nomo restis ligita al la plado. Alia teorio pri ĝia nomo venas el la kuiristoj de Katanio omaĝe al la opero decidis fari vera Norma en ĉi plado.