Pastramo

Pastramo (rumane: Pastramă) estas speco de fumaĵita, peklita bovaĵo. Ĝi origine venas el Rumanio, kie ĝi antaŭ ĉio estas farata el ŝafaĵo.

Pastrama sandviĉo

Ĝi estas populara en Usono, speciale en Novjorko. Tie oni maldike tranĉas la viandon kaj uzas ĝin kiel surmetaĵon por sandviĉoj. Pastramo estas surtabligata varma aŭ malvarma, kun iom da miksitaj pikloj. La 'Novjorkstila'-pastramo estas farata de peklita, spicigita kaj fumaĵita bovobrusto. La manĝaĵo estis enkondukita tie, dum la dua duono de la 19-a jarcento, fare de judaj enmigrantoj el Rumanio kaj la areo de la hodiaŭa Moldavio. Pastramo estas akirebla en ĉiu juda delikataĵovendejo en Usono ofte nomata "deli".

En la hodiaŭa Rumanio en la plejmulto de la butikoj ankoraŭ vendiĝas nur pastramă el porkaĵo. Bovaĵo vendiĝas sub la nomo carne de vițel (bovida viando).