La patelo (latine patella) estas malgranda moviĝanta osto ĉe la plej multaj mamuloj, kiu troviĝas antaŭ la genua artiko.

la pateloj de la fama skulptaĵo Davido cirkligitaj
...jen detale

Ankaŭ birdoj havas oston similan al la pateloj de mamuloj, kiu je la antaŭo havas aldonan sulkon (latine sulcus musculi ambientis) por muskolo. Ĉe akvobirdoj tiu osto eĉ relative grandas. La antaŭa femura muskolo, kiuj ĉe mamuloj latine nomiĝas musculus quadriceps, ĉe birdoj nomatas musculus femorotibialis.

Krom tiu anatomia signifo la vorto patelo ankaŭ signas grupon de maraj moluskoj el la klaso de gastropodoj, kun malalta, konusforma konko.

Antaŭa parto de la patelo
Malantaŭa parto de la patelo