Paternalismo estas laŭ PIV doktrinokonduto, laŭ kiu la mastro sola regas la socialajn fakojn de sia entrepreno, prizorgante siajn dungitojn, kiel patro siajn infanojn.[1] Kiel neologismo[2] Paternalismo estas la tendenco apliki la normojn de aŭtoritato aŭ [[protekto tradicie atribuitaj al patro en familio al aliaj medioj de sociaj rilatoj kiel estas politiko kaj laboro. Ties aplikado rezultas en redukto de la libereco kaj aŭtonomeco de la persono aŭ grupo subjekto al paternalisma traktado, kaj la justigo por tia afero estas la protekto de la persono aŭ grupo antaŭ ebla damaĝo aŭ danĝero, kiun tiu persono aŭ grupo povus suferi aŭ eĉ okazigi al si mem se ĝi disponas pli grandan liberecon aŭ aŭtonomecon.

En Konstitucia juro, la paternalisma ŝtato estas tiu, kiu limigas la individuan liberecon de siaj civitanoj kun bazo en valoroj kiuj fundamentus la ŝtatan entrudon. Tiel, oni justigas la invadon de la propraĵo responda al la individua aŭtonomeco fare de la jura normo, kun bazo en la nekapablo ĉu reala ĉu nereala aŭ eĉ malkapablo de la civitanoj por fari determinitajn decidojn, kiujn la ŝtato konsideras ĝustaj. Ekzemploj de tiuj paternalisman normoj estus la devigo de ŝoforoj kaj vehiklanoj uzi la sekureczonon aŭ la leĝoj kiuj malpermesas aŭ malhelpas la konsumon de drogoj. Dum la pandemio de kronviruso en 2020 en multaj landoj okazis polemikoj inter tiuj, kiuj defendis la individuan liberecon kaj tiuj kiuj apogis la paternalisman intervenon de la ŝtatoj kaj de la sanaŭtoritatoj por eviti kontaĝojn.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 19an de Januaro 2021.
  2. Pure pli esperanta estus termino "patrismo" apenaŭ uzata kompare kun paternalismo.
  3. «Saqueos, protestas y choques políticos, radiografía del COVID-19 en América». Agencia EFE. 17a de Aprilo 2020. Konsultita la 19an de Januaro 2021. (hispane)

Bibliografio redakti

  • Alemany García, Macario (2005). El concepto y la justificación del paternalismo. Alicante:Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. ISBN 84-689-3339-2 rete.
  • Alfonso Esguerra Fajardo (1995). Latinoamérica de nuevo. Tercer Mundo Editores. Apartado Aéreo 4817 Santafé de Bogotá, Colombia.
  • Centro de Estudios Constitucionales (1993). Derecho, ética y política. Madrid. pp. 361-377.