La Patershol [Patra kaverno] (± 4,5 ha granda) estas malnova kvartalo en la historia centro de Gento. Origine estis grafa milita areo, posedaĵo de la grafoj de Flandrio. Fine de la 13a jarcento, kiam la patroj karmelanoj sin establis, la teritorio estis aldonita al la skabenlando de Gento.

Fine de la 15a jarcento la Konsilio de Flandrio estas loĝigita en la Gravensteen. En la antaŭa graflando - nun la Patershol - sin establis prokurantojn, advokatojn kaj juraj persekutistoj kiuj laboris ĉe la Konsilio. Ili estis sekvataj de mezklasuloj kaj metiistoj.

La ĉeesto de la riĉa burĝaro - kiu jam frue konstruis tre fortike (plej multaj domoj konstruiĝis en brikoj) - igis la Patershol respektatan kvartalon kiu estis nomita ĝis en la 18a jarcento la "milionokvartalo" de Gento.

Komence de la 19a jarcento, pro industriigo fabrikoj sin establis en liberaj lokoj. Ĉiam pli da homoj enmigris la urbocentron por labori; tio kaŭzis mankon de loĝlokoj. Oni multon ekkonstruis tiutempe. Tiu ĉi evoluo zorgis pri tio ke baldaŭ la kvartalo Patershol ŝanĝiĝis de kvartalo patricia al kvartalo laborista.

Ĝis la 70aj jaroj de la pasinta jarcento la kvartalo restis socie marĝena. Fine de la 70aj jaroj la urbo Gento decidis renovigi la Patershol-on. Celitaj investoj de diversaj ŝtataj instancoj kaj iniciatojn de individuoj revivigis la kvartalon al agrabla loĝokvartalo kiu ankaŭ allogis la hoteloj, restoracioj kaj trinkejoj. Fakte tra la jaroj tiom allogis restoraciojn la kvartalo, ke fine de la 90aj jaroj oni decidis ne plu toleri kromajn novajn restoraciojn por gardi bonan ekvilibron inter loĝado kaj elirado.

En la kvartalo ankaŭ troviĝas la (duon)renovigita Caermersmonaĥejo kaj la Huis van Alijn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.