Patilla Pata [paTIja] estas stratovulkano en la departemento Oruro en Bolivio. Ĝi situas en la Provinco Sajama, en la okcidento de la municipo Curahuara de Carangas, ĉe la landlimo kun Ĉilio. Patilla Pata kuŝas sudokcidente de la monto Jisk'a Kunturiri, nordoriente de la lago Q'asiri Quta (Ĥasiri Ĥota) kaj de la monto Qullqi Warani, okcidente de la malgranda lago Sura Pata, sudoriente de montoj Larancagua, Kunturiri kaj Milluni kaj sude de la malgranda lago nomita Ĉijar Kuta.

La rivero Junt'uma K'uchu (en ajmara junt'u varma, uma akvo, k'uchu angulo, "angulo de varma akvo", Junthuma Khuchu) originiĝas sude de Patilla Pata. Ĝi fluas sudorienten kiel dekstra alfluanto de la rivero Sajama.[1][2]

La dato de ties lasta erupcio ne estas klara, sed malverŝajne dum la Holoceno ĉar la monto estas tre glacikovrita. La kompono de la vulkano estas tre andezita, sed estas ankaŭ nombraj bazaltaj lafo-fluaĵoj.

18° 03′ 40″ S 69° 03′ 24″ U / 18.06111 °S, 69.05667 °U / -18.06111; -69.05667 (mapo)

Refrencoj redakti

  1. BIGM map 1:50,000 Nevados Payachata Hoja 5739-I
  2. Curahuara de Carangas. Arkivita el la originalo je 2014-11-11. Alirita 14a de Septembro, 2014. (nenomita, sude de Chiar Kkota)