En evolua biologio, Patra investado (PI) aŭ Gepatra investado estas ajna gepatra elspezo (tempo, energio ktp.) kiu profitas al unu ido je kosto al la kapablo de gepatroj investi en aliaj komponentoj de trejniteco (Clutton-Brock 1991: 9; Trivers 1972). Komponentoj de trejniteco (Beatty 1992) inkludas la bonfarton de ekzistantaj idoj, la estontan reproduktadon de gepatroj, kaj inkluzive trejnitecon tra helpo al familio (Hamilton, 1964). Gepatra investo foje estas neĝuste egaligita kun gepatra vartado, idozorgado aŭ gepatra fortostreĉo.

Hummingbird perched on edge of tiny nest places food into mouth of one of two chicks
Ino de Kaliopa kolibro manĝiganta siajn idojn.

La teorio de Gepatra investo estas branĉo de la teorio de vivhistorio. La plej frua konsidero de gepatra investo estas antaŭfiksita de Fisher (1930), nome per la principo de Fisher, li argumentis ke la gepatraj elspezoj ĉe ambaŭ seksoj devus esti egala. Clutton-Brock (1991: 9) vastigis koncepton de PI por inkludi kostojn al iu alia komponento de gepatra trejniteco aŭ bonfarto.