Patriota Societo de 1765

La Patriota Societo de 1765 (germane: Patriotische Gesellschaft von 1765) fondiĝis la 11-an de aprilo 1765 en Hamburgo sub la nomo "Hamburgische Gesellschaft zur Beförderung der Künste und nützlichen Gewerbe'" dum la epoko de klerismo.

Patriota Societo de 1765
volontula asocio
Komenco 11-a de aprilo 1765
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Building of the Patriotische Gesellschaft von 1765, Germanio
Adreso Trostbrücke
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Historia bildo de la domo hamburga de la Patriota Societo

Historio redakti

La fondintoj unuafoje en Germanujo sekvis movadon kiu komenciĝis en Dublino, Londono kaj Parizo per la fondo de Royal Dublin Society (1731), Royal Society for the encouragement of Arts, Manufactures and Commerce (1753) respektive Société d´Encouragement de l'Industrie Nationale.

Ĉar la societo estis modelo de komunutila klubo jam baldaŭ ĝi kromnomiĝis honore Patriota Societo. Kiam patriotismo ŝanĝiĝis en naciemegaĉo kaj emo je la patrujo iĝis neracia, klerismuloj ekprotestis: i.a. Gotthold Ephraim Lessing kiu estis la amiko de pluraj membroj de la hamburga klubo.

Por la hamburgaj klubanoj egalis, egalas, egalos patriotismo komunutilecon. Tiaj kluboj evoluis ne multloke kaj nur en etŝtatoj kiel Bazelo (Gesellschaft für das Gute und Gemeinnützige Basel) kaj Lübeck (Gesellschaft zur Beförderung gemeinnütziger Tätigkeit). Ĝis hodiaŭ oni konservis la nomon kaj implicite la historian heredon de la societo.

Jen kelkaj iniciativoj de anoj de la klubo:

  • enkonduko de fulmosuĉiloj en la hansa urbo
  • kultivado de terpomoj en Hamburgo
  • instalo de la unua ŝparkaso en Eŭopo (1778, en konekto kun la fondo de Allgemeine Versorgungsanstalt)
  • publikaj bibliotekoj Hamburger Öffentliche Bücherhallen
  • pormalriĉulaj institucioj
  • registrado de la hamburgaj havenlaboristoj

Gravis ankaŭ la fondo de lernejoj desegnaj kaj metiaj kaj altlernejoj (ekz. pri Aplikitaj sciencoj). Ne forgesendu la fondo de diversaj muzeoj (Museum für Kunst und Gewerbe; Museum für Hamburgische Geschichte). En 1767 fondis klubanoj la antaŭulan institucion de la nuna Artakademio.

La Patriota Societo ĝis hodiaŭ aktivas. Interesega estas ankaŭ la (arkitektur)historio de la ejo de la klubo situanta ĉe la ponto Trostbrücke/Börsenbrücke.

Societo por arto kaj scienco redakti

Elstaruloj el la urbo fondis la 16-an de oktobro 1868 la Verein für Kunst und Wissenschaft kies sidejo estis ankaŭ en la ejo de la Patriotoj. La klubsalono estas la hodiaŭa restoracio. Jam dum la unua jaro tiu ĉi societo havis 500 membrojn kaj estro iĝis la Supera tribunalano Hermann Baumeister. Pluraj gravaj prelegoj faritis pri la evoluo de la urbo, ekzemple pri la novkonstruo de la urbodomo (prie parolis Martin Haller en novembro 1897). Tiu ĉi klubo malfonditis en 1922 post la fondo de la societo Überseeklub kiu ankaŭ kunvenis regule en la Patriota domo.

Membroj (elekto) redakti

Literaturo redakti

  • Gustav Kowalewski: Geschichte der Hamburgischen Gesellschaft zur Beförderung der Künste und nützlichen Gewerbe (Patriotische Gesellschaft. Gestiftet im Jahre 1765)
  • Sigrid Schambach: Aus der Gegenwart die Zukunft gewinnen ... Die Geschichte der Patriotischen Gesellschaft von 1765, Hamburg 2004 ISBN 3831901740
  • Semjon Aron Dreiling: Pompöser Leichenzug zur schlichten Grabstätte. Die vergessenen Toten im Gruftgewölbe der Hamburger St.-Michaelis-Kirche 1762-1813, Medien-Verlag Schubert, Hamburg 2006, ISBN 3-937843-09-4 [zu den Gräbern der Gründungsmitglieder Ernst Georg Sonnin und Ehlert Maack in der St.-Michaelis-Kirche, Hamburg]
  • Patriotische Gesellschaft 1765 bis 1990. Ein Jubiläumsjahr. Hamburg, Patriotische Gesellschaft von 1765, 1990.
  • Johann Smidt (eld.): Hanseatische Magazin, 1ter Band, Bremen, Friedrich Wilmans, 1799, Friedrich Johann Lorenz Meyer, VII. Hamburgische Gesellschaft zur Beförderung der Künste und nützlichen Gewerbe. Uebersicht ihrer Verhandlungen, in dem verfloßnen Halbjahre von Michael 1798 bis Ostern 1799, S. 271 ff, (online).
  • Verhandlungen und Schriften der Hamburgischen Gesellschaft zur Beförderung der Künste und nützlichen Gewerbe, Bd. 1 bis 7, Verlag Carl Ernst Bohn, Hamburg, (surrete, Staats- und Universitätsbibliothek, Hamburg).

Eksteraj ligiloj redakti