Patroj de la Eklezio

La Ekleziaj Patroj, Fruaj Ekleziaj Patroj, aŭ Patroj de la Eklezio estas la fruaj kaj influhavaj diologoj kaj skribintoj de la Eklezio Kristana, precipe tiuj de la unuaj kvin jarcentoj de la historio de kristanismo. La termino uzatas pri la skribintoj kaj instruistoj de la Eklezio, ne nepre sanktuloj, kiuj siatempe elstarigis aŭ defendis la kristanan instruon. Ĝi ĝenerale ne enhavas la aŭtoroj de la Nova Testamento, tamen en la Eklezio frua iom skribaĵoj de Ekleziaj Patroj konsideratis kiel kanonaj, kaj la nuna Eklezio uzas multajn tekstojn ĉerpitajn el iliaj verkoj en sia preĝo formala. Malgraŭe, la Patroj de la Eklezio ne estas oficiale listigitaj kiel estas la Doktoroj de la Eklezio fare de la kristanaj Eklezioj. Tiuj patroj kiuj latine skribis nomiĝas Patroj Latinaj, kaj tiuj kiuj greke skribis nomiĝas Patroj Grekaj. Famaj Patroj Latinaj interhavas la Montananon Tertulianon, Sanktan Gregorion Grandan, Sanktan Aŭgustenon el Hipono, Sanktan Ambrozion el Milano, kaj Sanktan Hieronimon; famaj Patroj Grekaj interhavas Sanktan Ireneon el Liono (kies verko eltenas nur en latina traduko), Sanktan Klementon de Aleksandrio, la malsamkredan Origenon, Sanktan Atanazion el Aleksandrio, Sanktan Johanon Orbuŝan, kaj la tri Patrojn Kapedokiajn.

Sankta Atanasio, figurata kun libro, simbolo ikona de la gravo de liaj skribaĵoj.
La Ekleziaj Patroj, miniaturo de Kieva Rus de la 11-a-jarcenta el Miksaĵo de Svyatoslav
Presaĵo de Hieronimo en lia studo. Konservita en la Genta Universitata Biblioteko.

Aŭtoroj herezulaj kiel Ario aŭ skismulaj kiel Novaciano ne apartenas al la Patroj de la Eklezio. Ankaŭ elstaraj kristanoj, kies verkoj ne estis konsiderataj kiel dogmaj, ekzemple la poeto Prudencio kaj la historiisto Gregorio de Tours ne apartenas al la Patroj de la Eklezio.

La Ekleziaj Patroj plej fruaj, el la unuaj du generacioj post Kristo, kutime nomiĝas la Apostolaj Patroj. Famaj Apostolaj Patroj interhavas Sanktan Klementon el Romo, Ignacon el Antioĥio, kaj Polikarpon el Smirno. Cetere, la Didaĥe kaj la Paŝtisto de Hermo kutime lokiĝas inter la skribaĵojn de la Apostolaj Patroj tamen iliaj aŭtoroj ne konatas.

Poste, alfrontaj kritikon kaj senĉesaj defioj de la tiamaj filozofoj Grekaj kaj persekuton, la Defendantaj PatrojApologetika Patroj skribis por ekspliki kaj defendi instruon Kristanan kaj faris tion parte uzante la saman terminologion kaj filozofian dialektikon uzitajn de la grekaj filozofoj. Gravaj Patroj de ĉi tiu tempo estas Sankta Justino Martiro, Tatiano, Atenagoro el Ateno, Hermio, kaj Tertuliano.

La Dezertaj Patroj estis monaĥoj fruaj, loĝantaj en la dezerto Egiptia; kvankam ili nemultan skribis, ilia influo ankaŭ grandis. Inter ili estas Sankta Antonio Granda kaj Sankta Paĥomio. Multaj da iliaj ĝenerale kurtaj diritoj arigitas en la Apophthegmata Patrum (Diritoj de la Patroj). Iuj Ekleziaj Patroj skribis je aliaj lingvoj: Efremo Siria, ekzemple, skribis sirie, tamen liaj verkoj ofte tradukatis latine kaj greke.

En la latina eklezio, Sankta Johano el Damasko, kiu vivis je la 8-a jarcento, ĝenerale konsideratas kiel la lasta Eklezia Patro kaj samtempe la unua semo de la erao sekva de skribintoj Ekleziaj, Skolastikismo. Sankta Bernardo el Clairvaux ankaŭ iam nomiĝas la lasta Eklezia Patro.

Ortodoksismo ne konsideras la eraon de Ekleziaj Patroj kiel iel finitan kaj enhavas postajn skribintojn influhavajn en la termino. En ortodoksismo ne nepre la patroj de la Eklezio estas verkistoj, ia monaĥeja ekzemplodona vivo povas esti konsiderata, kiel sufiĉe fruktodona, por estigi patro de la Eklezio.

La studadon, kiel historia temo, pri la patroj de la Eklezio kaj ties verkoj oni nomas patrologiopatristiko.

Sube, kelkaj Patroj de la Eklezio.

La Patroj antaŭniceanoj (ĝis 325, dato de la 1-a Koncilio de Niceo) redakti

La Apostolaj Patroj redakti

La Patroj de la 2-a jarcento redakti

La apologiistoj, kiuj defendis kristanismon kontraŭ paganismo kaj judismo.

La kontraŭhereza literaturo

La Patroj de la 3-a jarcento redakti

Grekaj Patroj

Latinaj Patroj

La ora patristika epoko (325-451), inter la 1-a koncilio de Niceo kaj la Koncilio de Ĥalkedonio redakti

La Patroj kiuj kontraŭis Arianismon redakti

La Patroj Kapadokianoj kaj Sankta Johano Krizostomo redakti

La aliaj Patroj kiuj vivis dum la epoko de la dua, tria kaj kvara koncilioj (5-a jarcento) redakti

Grekaj Patroj

Latinaj Patroj

Siriaj Patroj

La Patroj el Kalcedono (post 451) redakti

Grekaj Patroj kiuj vivis antaŭ la ikonrompismo

Grekaj Patroj defendantaj la sanktajn bildojn

Latinaj patroj

Patroj de unu aparta eklezio redakti

Patroj de la ortodoksa Eklezio

La teologoj de la mezepoko, ĉu la lastaj patroj de la katolika eklezio?

la Patroj de la Eklezioj ne kalcedonaj