Patrokles (3-ajc. a.K.) estis greka verkisto, geografo, kaj militestro.

Li estis amiko de reĝo Seleukos la 1-a kaj kapitano de de ties militŝiparo sur la Kaspio. Post morto de Seleukos, Antioĥos la 1-a komisiis lin al Azio, kie li mortis en la batalo kontraŭ Bitinio. Danke al sia pozicio, li konatiĝis kun landoj de la siria imperio, li skribis gravajn verkojn pri meza Azio. Liaj verkoj ne postrestis, sed ilin mencias Plutarko kaj Strabono.