Patroklo

En la greka mitologio, Patroklo (antikva greka lingvo Πάτροκλος, Patroklos; latine Patroclus) estas unu el la grekaj batalantoj de la Troja milito. Laŭ Iliado de Homero, Patroklo estis la filo de Menoitio, kaj kuzo, plej bona amiko, intimulo kaj amanto de Aĥilo.

Patroklo
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Hades
Trojo
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Hektoro
Patro Menoetius
Kunulo AĥiloIfiso
vdr
Jacques-Louis David - Patroclus - WGA06044.jpg
Jacques-Louis David - Patroclus

La rilato inter Patroklo kaj Aĥilo estas unu el la ĉeffaktoroj movantaj la intrigon en Iliado, kaj kontribuanta al la emfazo de la homa flanko kontraŭ la dia flanko en Aĥilo. Dum en Iliado ilia rilato estas priskribita kiel sole amikeca rilato, en pli posta greka literaturo ekzistas malkonsentoj pri la sekseco de la rilato.

Origino redakti

Lia patro Menoitio ĉeestis ekspedicion de Argonaŭtoj kaj estis favorato de Heraklo. Li edziĝis kun pluraj virinoj, kaj en malsamaj versioj de mitologio diversaj virinfiguroj aperas en la rolo de la patrino de Patroklo.

Kiel infano, li hazarde mortigis sian amikon Kalisonimo dum argumento. Patroklo kaj sia patro iris en ekzilon por eviti sangan venĝon, kaj prenis rifuĝon ĉe ilia rilato, reĝo Peleo en Ftio. En la palaco de reĝo Peleo, li unue renkontis Aĥilon, la filon de Peleo. Peleo sendis la du knabojn por studi kun la centaŭro Kirono. Patroklo estis inter la svatantoj de Helena, kiu estis poste donita al Menelao. Ĉiuj svatantoj de Helena ĵuris protekti la elektitan edzon kontraŭ ĉia malbono. Naŭ jarojn poste, Helena eskapis aŭ estis kidnapita fare de Pariso al Trojo, kaj Menelao kaj lia frato Agamemno komencis preparojn por milito por rebati. Ĉi tiuj preparoj daŭris ĉirkaŭ dek jarojn.

En la Troja milito redakti

 
Aĥilo bandaĝas vundon de Patroklo. Kaliko pentrita de Sôsias

Ambaŭ iras kune al Trojo kaj militis, sed post kiam Aĥilo rifuzis iri en batalon pro kverelo kun Agamemno kaj la rezultintaj malvenkoj al la grekoj; li tamen permesas al Patroklo gvidi armeon al batalo. Patroklo aperis ĉe la pinto de armeo de la Mirmidoj portanta la kirason de Aĥilo. En tiu batalo Patroklo mortigis grandan nombron da trojanoj inkluzive de kelkaj herooj sed estis poste mortigita ĉe la manoj de la troja heroo Hektoro. La korpo de Patroklo restis en la manoj de la grekoj, kun Menelao kaj Ajakso defendanta ĝin, sed la kiraso de Aĥilo, kiun Patroklo portis, falis en la manoj de la trojanoj. Post la morto de lia amiko, frenezigata pro ĉagreno, Aĥilo revenis al batalo sed tiam ekipita per nova kiraso kiel donaco de la dio Hefesto, mortigis Hektoron kaj poste profanis lian korpon. La ĉagreno de Aĥilo pro la morto de lia amiko estis tiel granda, ke li ne povis bruligi sian korpon kiel estis la kutimo. Fine, persvadante de la animo de Patroklo, Aĥilo malseveriĝis kaj kremacis sian korpon, ne antaŭ ol oferi sur ĝi multajn viktimojn, inkluzive de 12 trojaj militkaptitoj. Post la kremacio, Aĥilo organizis plurajn atletikkonkursojn honore al la mortinta amiko.

Vidu ankaŭ redakti