Paul-Joseph Barthez

Paul Joseph Barthez (1734-1806) estis franca enciklopediisto, fiziologo kaj kuracisto, privata kuracisto de Ludoviko-Filipo la 1-a (duko de Orleano) (1725-1785) kaj de Napoleono Bonaparte (1769-1821), li studis medicinon en la Universitato de Montpellier kie li diplomiĝis en 1754, estante 20-jara, kaj estis filo de la inĝeniero Guillaume Barthez de Marmorières (1707-1799), kaj frato de Antoine Barthez de Marmorières (1736–1811)[1], Jacques Barthez de Marmorières (1741–1813) kaj Pierre Barthez de Marmorières (1747–1811). Li estas la kreinto de la esprimo "vitala principo", kiun li kojnis en sia verko "Nouveaux éléments de la science de l'homme" por difini la kaŭzon de ĉiuj fenomenoj de la vivo, ne kompromitante sin kun ajna doktrino spiritualismamaterialisma.

Paul Joseph Barthez
(1734-1806)
Franca kuracisto, kreinto de la esprimo pri la "vitala principo".
Franca kuracisto,
kreinto de la esprimo pri la "vitala principo".
Persona informo
Paul-Joseph Barthez
Naskiĝo 11-a de decembro 1734
en Montpellier,  Francio
Morto 15-a de oktobro 1806
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Tuluzo , Universitato de Narbono, Universitato de Montpellier, Universitato de Parizo
Familio
Patro Guillaume Barthez de Marmorières vd
Profesio
Okupo kuracistoprofesoroEnciklopediisto • fiziologo vd
Aktiva en MonpeljeroTuluzoParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Veninte al Parizo, Étienne Maurice Falconet (1716-1791) prezentas al li la abaton Jean-Jacques Barthélemy (1716-1795), Charles-Jean-François Hénault (1685-1770), Dortous de Mairan (1678-1771) kaj Jean le Rond D'Alembert (1717-1783) kaj fariĝas unu el la plej grandaj kontribuantoj de la Enciklopedio aŭ Racia vortaro de la Sciencoj, artoj kaj oficoj, al kiu li redaktas pli ol 2 mil artiklojn pri medicino kaj anatomio.

En 1756 li estis nomumita militkuracisto kaj aktivas en tiu ofico en Coutances. Iaokaze li profitis la oportunon por esplori la epidemion kiu frapis la tendaro de Granville[2], kaj ĝin priskribas en memorlibro presita apud kolekto de la Akademio de Sciencoj. Revenante al Parizo, en 1757, li fariĝas reĝa cenzuristo, kaj unu el la kontribuintoj de la Ĵurnalo de la Kleruloj[3] kaj de la Metodika Enciklopedio[4].

Post du jaroj, li konkuris por vakanta ofico en la Fakultato pri Medicino de la Universitato de Montpellier kaj sukcesis, ne sen obstakloj, triumfi super siajn konkurantojn. Li brile sukcesis en la kariero kiel profesoro, kiu donis novajn impulsojn al la Lernejo pri Medicino de Montpellier. En 1773, li enoficiĝis kiel kunadjutanto kaj kontribuas en la kanceliereco de la fakultato, kaj en tiu epoko, li komencas starigi la fundamentojn, kiun li ĝuis kiel praktika kuracisto.

Kune kun Théophile de Bordeu (1722-1776) li estis kunfondinto de vitalisma lernejo, ankaŭ konata kiel medicina doktrino de la Lernejo de Montpellier.

En tiu sama jaro li semis la ĝermon de la filozofia metodo kiun li disvolvis, post ses jaroj, en sia verko "Novaj elementoj por la homa scienco". La grandega reputacio kiun li ŝuldis al siaj medicinaj konoj, faris lin aspiri aliajn sukcesojn. En 1780, li studis juron, kie li fariĝis doktoro, kaj akiris oficon kiel konsilisto en Montpellier. Eble pro la troo da studo kaj la profitoj ĝin karakterizanta, li fariĝis iritaciema homo, kiu eĉ lacigis sian kolegaron, kreante kverelojn kaj ĉiaspecaj malkonkordoj, kiuj rezultis en forlaso de Montpellier, venante stariĝi en Parizo en 1780.

Grandaj sukcesoj lin atendis en la ĉefurbo: li estis nomumita konsulta kuracisto de la reĝo kaj unua kuracisto de la Duko de Orleano, kaj en 1781, ŝtata konsilisto. En 1785, li fariĝis liberano de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj en 1801, privata kuracisto de la unua konsulo.

La plej granda parto de la erudiciaj societoj en Eŭropo enskribis lian nomon, kiel ŝtata konsilisto li estis konsultita en pluraj partoj de Eŭropo. Dum la revolucio li perdis siajn titolojn, kaj retiriĝas al Languedoc, kie li sin donas al sciencaj laboraĵoj. Dum la reorganizo de la Medicina Lernejo, li estis nomumita Honora Profesoro de la Fakultato de Montpellier, kaj faris rimarkindan paroladon por la inaŭguro de la busto de Hipokrato, oferdonita de la registaro. Li mortis post iom da tempo pro litiazo.

Al la profunda studo de la homa korpo, kaj la la talento de kuracisto, Barthez kunigis sian grandegan erudicion kaj parolis preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo. En medicino, li povas konsideriĝi unu el la ĉefaj gravuloj de la spiritualismaj doktrinoj en la lernejo de Montpellier. Antaŭ lia apero, la hipokrata doktrino estis preskaŭ forlasita, la fiziologoj klarigis la plejparton de la homaj funkcioj pere de kemiaj aŭ fizikaj leĝoj. Barthez rezignas al tiuj eksplikoj nure kemiaj aŭ mekanikaj kaj rekonas la bezonon akcepti, por klarigi la fiziologiajn fenomenojn, la koncepton pri iu speciala forto, aparta de la ĝeneralaj propraĵoj de la materio, al kiu li nomis "vitala principo". Barthez ankaŭ skribis pri diversaj aliaj temoj.

Selektita publikaĵaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Biographie universelle ou Dictionnaire de tous les hommes qui se ..., Volume 2 - Antoine Barthez de Marmorières (1736–1811) estis aŭtoro de tragediaĵo sub la titolo "La morto de Ludoviko la 16-a"
  2. Granville
  3. La unua numero de la Ĵurnalo de la Kleruloj ekaperis en la 5-a de januaro 1665.
  4. Metodika Enciklopedio.