Paul Comi

usona aktoro

Paul Domingo COMI (11-an februaro 1932 - 26-an aŭgusto 2016) estis usona aktoro.

Paul Comi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1932 (1932-02-11)
en Bostono
Morto 26-an de aŭgusto 2016 (2016-08-26) (84-jaraĝa)
en Pasadena
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • USC School of Dramatic Arts vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1958– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li militservis ĉe Usona Armeo ekde 1949. Li partoprenis en la Koreia Milito (1950-1951) pro kio li gajnis tri medalojn Purple Heart [purpura koro] kaj poste li estis asignita al Kioto. [1]

Post militservo, li diplomiĝis ĉe USC School of Dramatic Arts de la Universitato de Suda Kalifornio en 1958 kaj samjare Comi ekis aktorigon je malgrandaj roloj ĉe televidserioj M Squad, The Silent Service kaj Steve Canyon inter aliaj kaj kinfilmoj The Young Lions kaj In Love and War. En sekva jaro li laboris ĉe televidseroj kiel 77 Sunset Strip, The Thin Man kaj Tombstone Territory kaj filmoj Pork Chop Hill, Warlock, A Private's Affair ĉiam en malgravaj roloj.

Dum la 1960-aj jaroj Comi aktoris televidseriojn kiel The Untouchables, Wagon Train, The Twilight Zone, General Hospital, Ripcord, The Lieutenant, Dr. Kildare, Voyage to the Bottom of the Sea, The Time Tunnel, Star Trek kaj Get Smart kaj filmojn kiel The Rise and Fall of Legs Diamond, Wake Me When It's Over, The Dark at the Top of the Stairs, The Outside, Cape Fear, 40 Pounds of Trouble, FBI Code 98 inter aliaj.

Comi dum 1970-aj jaroj daŭris sian karieron per filmoj kiel Lost Flight, The Bill Cosby Show, Conquest of the Planet of the Apes, The Towering Inferno, Death Wish II inter aliaj kaj televidserioj kiel Cannon, Ironside, Police Story, McMillan & Wife, CHiPs, Barnaby Jones kaj Dallas.

En sekva jardeko, li laboris ĉe komediaj filmoj kiel Best Defense kaj Howard the Duck, kaj popularaj televidserioj The Facts of Life, Fame, Highway to Heaven, The Young and the Restless kaj S.O.S. Malibu. Li ankaŭ partoprenis serion Baywatch en 1995.

Referencoj redakti

  1. Uzal W. Ent: Fighting on the Brink – Defense of the Pusan Perimeter; S. 337–339, Turner, 1997, (ISBN 563112094-1)