Paul Graener (fakte Paul Hermann Franz Gräner; n. 11-an de januaro 1872 en Berlin; m. 13-an de novembro 1944 en Salzburg) estis germana komponisto, dirigento kaj nazia kulturpolitikisto.

Paul Graener
Persona informo
Aliaj nomoj Paul Graener
Naskiĝo 11-an de januaro 1872 (1872-01-11)
en Berlino
Morto 13-an de novembro 1944 (1944-11-13) (72-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Familio
Infanoj Paul Corazolla • Jan Corazolla
Okupo
Okupo politikistokomponistodirigento • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Paul Gräner estis filo de zonista majstro. En 1881 li fariĝis kantknabo en la katedralĥoro, ekde 1884 ĝis1890 li lernis ĉe Askana Gimnazio en Berlino. En 1888 li ricevis enpagan studon ĉe Veitschen Konservatorium; tie li studis kompozicion je Albert Becker. Post unuaj engaĝoj kiel kapelestro en Stendal, poste en Bremerhaven, Königsberg kaj Berlino li estis ekde 1898 ĝis 1906 muzikdirektoro ĉe Teatro Royal Haymarket en Londono, kie li ankaŭ instruis ĉe Reĝa Akademio de Muziko. La negermanan skribmanieron de sia nomo (Graener) li poste daŭrigis. Antaŭ ol translokiĝi al Anglio li geedziĝis kun Maria Elisabeth (nask. Hauschild; 1872–1954); el la geedzeco devenis tri gefiloj: Heinz (kiu mortis 10-jaraĝa), Franz (1898–1918) kaj Klara (Claire; 1903-193?). Post mallonga restado en Vieno, kie li laboris kiel kompoziciinstruisto ĉe Nova Konservatorio, Paul Graener estis ekde 1911 ĝis 1913 direktoro de la muzikklerigejo kaj koncertejo Mozartejo en Salzburg. Ekde 1914 li vivis kiel liberkrea komponisto en Munkeno. Ekde 1920 ĝis 1927 li instruis – sukcede de Max Reger – kiel kompozicia profesoro ĉe Konservatorio Lepsiko. En 1930 Graener fariĝis, sukcedante Alexander von Fielitz, direktoro de la Stern’sches Konservatorium en Berlino. En 1934 li transprenis la estradon de maĵstroklaso ĉe Universitato de Artoj Berlino.

Post la morto de sia filino Klara komence de la 1930-aj jaroj li adoptis ties gefilojn. Li estis krome patro de la pentristo Paul Corazolla samkiel de la violoncelisto kaj dirigento Jan Corazolla (1931–1998). Ties patrino, kantistino Margarete Corazolla (1902–2001), apartenis dumtempe kune kun sia fratino(?), pianistino Berti Corazolla, al la loĝantoj de la Artista Kolonio Berlino.

Ekde fino de la 1920-aj jaroj Paul Graener membris la nazian Batalligo por Germana Kulturo. En kelkaj voĉkantaj komponaĵoj li rekviziciis tekstojn de la germana romantismo por nazia propagando, ekz. en 1932 militkanto de Theodor Storm kaj Kanto de la memoro (1807) de Friedrich Schlegel (kun la tekstlinio „La savanto ne foras“).

Februare 1933 Graener kaŭzis furoron, kiam li kune kun aliaj membroj de la „Batalligo“ perturbis koncerton de Michael Jary. La 1-an de aprilo 1933 li aliĝis la NSDAP (numero de aliĝintoj 1.597.250)[1]. En 1933 li transprenis la estradon de la fakultato kompozicio de la Regna Muzikĉambro. Ekde 1934 li estis ties vicprezidanto (post demisio Wilhelm Furtwängler); en 1941 li demetis tiun postenon, lia posteulo fariĝis Werner Egk.

Graener ricevis multajn dekoraciojn de la nazia reĝimo. En 1944 lia Berlina loĝejo estis detruita; ĉiuj manskribaĵoj perdiĝis. Graener vojaĝis kun sia familio trans Wiesbaden, Munkeno, Vieno kaj Metz al Salzburg, kiel li 72-jara mortis en malsanulejo.

Tonlingvo kaj akcepto redakti

Precipe kiel lidkomponisto Graener sekvis la tradicion de Johannes Brahms, Hugo Wolf kaj Richard Strauss. Foje li tamen ankaŭ uzis maltonalan tonlingvon (en la Galgenliedern laŭ Morgenstern) aŭ orientiĝas je la impresionismo (en la opero Don Juans letztes Abenteuer kaj la orkestrokomponaĵo Aus dem Reiche des Pan).

en la 1920-aj jaroj Graener estis komponisto de ofte prezentitaj operoj. Pro sia turniĝo al naziismo li progresis ekde 1933 al unu el la plej ofte prezentita vivanta komponisto en Germanio. Post lia morto oni preskaŭ neniam ludas liajn komponaĵojn, ofte oni rigardas lian verkaron kiel kopieca. Nuntempe plej konataj estas liaj lidoj laŭ Morgenstern, kiuj estas akireblaj en diversaj historiaj sonregistraĵoj.

Komponaĵoj redakti

Teatraj komponaĵoj redakti

  • Backfische auf Reisen. Opereto unuakta. Libreto: Fritz Bolger. Unua Prezentado (UA) 1891 Bremerhaven
  • The Faithful Sentry (op. 1; 1899). Kantludo unuakta. Libreto: Samuel Gordon (nach Theodor Körner). UP1899 Londono (Theatre Royal Haymarket)
  • Das Narrengericht (op. 38; 1912). Kantkomedio duakta. Libreto: Otto Anthes. UP 1913 Vieno
  • Don Juans letztes Abenteuer (op. 42; 1914). Opero triakta. Libreto: Otto Anthes. UP 11-an de junio 1914 Lepsiko (Operejo; kun Robert Burg?)
  • Theophano (Byzanz) (op. 48; 1918). Opero triakta. Libreto: Otto Anthes. UP 5-an de junio 1918 München (Hoftheater)
  • Schirin und Gertraude (op. 51; 1920). Serena Opero kvarakta. Libreto: Ernst Hardt. UP 28-an de aprilo 1920 Dresdeno (Staatsoper)
  • Hanneles Himmelfahrt (1927). Opero duakta. Libreto: Georg Gräner (laŭ samnoma peco de Gerhart Hauptmann). UP 17-an de februaro 1927 Dresdeno (Staatsoper; kun Erna Berger [Hannele])
  • Friedemann Bach (op. 90; 1931). Opero triakta. Libreto: Rudolph Lothar (laŭ la samnoma romano de Albert Emil Brachvogel). UP 13-an de novembro 1931 Schwerin
  • Der Prinz von Homburg (op. 100; 1934). Opero kvarakta. Libreto: Paul Graener (nach Kleist). UP 14-an de marto 1935 Berlino (Ŝtatopero Unter den Linden)
  • Irene. Ein Spiel auf Capri (1940?). Kantludo el preludo kaj tri aktoj. Libreto: Alfred Güntzel. UP eble 1940 Munkeno (Stata Teatro ĉe Gärtnerplatz?)
  • Schwanhild (1941). Opero triakta. Libreto: Otto Anthes. UP 1941 Kolonjo
  • Odysseus’ Heimkehr (1941; fragmento). Libreto: Otto Anthes

Voĉkantaj komponaĵoj redakti

Por kantvoĉo kaj piano:

  • Kvar lidoj (op. 4; 1906). Texte: K. A. Venth, J. Meyer, H. Leuthold, L. Cassan
  • Du lidoj (op. 6; 1906). Texte: Robert Burns, Anonymus
  • Tri lidoj (op. 11; 1906). Texte: Heinrich Heine, S. Elsa
  • Kvar lidoj (op. 12; 1909). Texte: Karl Stieler, Paul Remer, Gustav Falke
  • Tri lidoj (op. 21; 1909). Texte: Anna Ritter, Anonymus, Ludwig Fulda
  • Kvin lidoj (op. 29; 1911). Tekstoj: Anna Ritter, Otto Julius Bierbaum, Eduard Rudolf Grisebach, K. Bulcke, Anonymus
  • Tri lidoj (op. 30; 1909). Tekstoj: Otto Erich Hartleben, anonimulo, Anna Ritter
  • Kvar lidoj (op. 40; 1916). Tekstoj: Hans Friedrich, Richard Dehmel, Anna Ritter, Otto Julius Bierbaum
  • Palmström kantas. Sep pendumilaj lidoj (op. 43; 1917). Tekstoj: Christian Morgenstern
  • [Sieben] novaj pendumilaj lidoj (op. 43b; 1922). Tekstoj: Christian Morgenstern
  • Tri lidoj (op. 45; 1915). Tekstoj: J. Leusser, Richard Dehmel, Johannes Schlaf
  • Tri lidoj (op. 46; 1915). Tekstoj: E. A. Herrmann, Hermann Hesse, Richard Schaukal, K. E. Kurdt
  • Tri lidoj pri malnovgermanaj poemoj (op. 47; 1918). Tekstoj: anonimuloj
  • Trommellied des Landsturms (1916). Teksto: Gustav Falke
  • Kvin lidoj (op. 49; 1918). Tekstoj: Börries von Münchhausen
  • Kvar lidoj (op. 50; 1919). Tekstoj: Christian Morgenstern, Max Dauthendey
  • Kvar lidoj (op. 52; 1920). Tekstoj: Richard Dehmel, Anton Wildgans, Max Dauthendey
  • Ses lidoj (op. 57; 1921). Tekstoj: Christian Morgenstern, Lulu von Strauß und Torney, G. Eberlein, Börries von Münchhausen, Victor Blüthgen
  • Das Lied der Kurischen Nehrung (1924). Teksto: Fritz Kudnig (1888-1979)
  • Sep lidoj (op. 70; 1925). Tekstoj: Otto Julius Bierbaum
  • Zehn Lieder (Löns-Lieder) (op. 71; 1925). Tekstoj: Hermann Löns
  • Nacht- und Spukgesänge. [Zehn] Galgenlieder (op. 79; 1927). Tekstoj: Christian Morgenstern
  • [Kvin] Raabe-lidoj (op. 83; 1928). Tekstoj: Wilhelm Raabe
  • Kommerslied der Leipziger Bibliophilen (1929). Teksto: Fedor von Zobeltitz
  • Kvar lidoj (op. 94; 1932). Teksto: Johann Wolfgang von Goethe
  • Fünf Lieder (op. 102; 1936). Tekstoj: Will Vesper, Rainer Maria Rilke, Hermann Hesse, Hermann Claudius, anonimulo
  • Tri pendumilaj lidoj (op. 103; 1936). Tekstoj: Christian Morgenstern
  • [Kvin] Lidoj de memoro (op. 111; 1942). Tekstoj: Otto Erich Hartleben, Börries von Münchhausen, Hermann Claudius, Friedrich Griese

Por kantvoĉo(j) kaj aliaj instumentoj/ orkestro:

  • Wiebke Pogwisch (Schlacht in der Hamme 1404) (op. 24; 1915) por kantvoĉoj kaj orkestro. Teksto: Detlev von Liliencron. UP 1919 Berlino (Philharmonischer Chor, dirigento: Siegfried Ochs)
  • Sehnsucht. An das Meer (op. 53; 1920). Rapsodio por aldovoĉo, piano kaj arĉkvarteto. Teksto: Hans Bethge
  • Preludo, intermezo kaj ario (op. 84; 1932) por kantvoĉo, gambovjolo, fluto, hobojo, fagoto kaj arĉinstrumentoj. Tekstoj: Max Dauthendey
  • Die Gesellenwoche (op. 86; 1930) por virĥoro. Teksto: ?
  • Deutsche Kantate (op. 87; 1929) por virĥoro. Teksto: ?
  • Frühlings-Suite. Drei Gesänge (op. 89; 1930) por virĥoro . Tekstoj: El Des Knaben Wunderhorn
  • Vier Gesänge (op. 91; 1930) por virĥoro. Tekstoj: A. Christen, F. Ewers, Wilhelm von Scholz, Victor Hardung
  • Drei Lieder (1930) por virĥoro. Tekstoj: K. Kollbach, Ludwig Pfau, Jakob Loewenberg
  • Drei Nocturnes (1930) por virĥoro. Tekstoj: anonimulo, Richard Dehmel, Gustav Falke
  • Theodor-Storm-Musik (op. 93; 1932) pri virvoĉo (baritono) kaj pianotrio. Teksto: Theodor Storm, Es liegen Wald und Heide…
  • Der Retter ist nicht weit (op. 95; 1932). Hymnus por virĥoro, blovinstrumentoj, timbaloj kaj piano. Teksto: Friedrich Schlegel, Gesang der Erinnerung (1807)
  • Marien-Kantate (op. 99; 1933) por soloistoj, ĥoro kaj orkestro. Tekstoj: Dichtungen aus verschiedenen Jahrhunderten. UP 1933
  • Tri virĥoraĵoj (1935). Tekstoj: Alfred Bode
  • Tri virĥoraĵoj (op. 105; 1937). Tekstoj: Hermann Löns
  • Kantvoĉo kaj violonĉelo muzikas (op. 113; 1943). Tekstoj: Gerhart Hauptmann, el: Das bunte Buch (1888)

Orkestraj verkoj, konĉertoj redakti

  • Aus dem Reiche des Pan (op. 22; 1920). Suito por granda orkestro
Pan träumt im MondlichtPan singt von der SehnsuchtPan tanztPan singt das Welt-Wiegenlied
  • Simfonieto (op. 27; 1910) por arĉinstrumentoj kaj harpo
  • Schmied Schmerz. Simfonio d-minora (op. 39; 1912)
  • Romantische Phantasie (op. 41; 1923)
  • Musik am Abend (op. 44; 1915)
  • Variationen über ein russisches Volkslied (op. 55; 1922)
  • Waldmusik (op. 60; 1923)
  • Divertimento D-maĵora (op. 67; 1924)
  • Konzert a-minora (op. 72; 1925) por piano kaj orkestro
  • Iuventus academica. Ouvertüre (op. 73; 1926; dediĉita al la Universitato Lepsiko gewidmet). UP 1926 Lepsiko (Gewandhausorchester, dirigento: Fritz Busch)
  • Gotische Suite (op. 74; 1927; dediĉita al Emil Mattiesen)
  • Konĉerto a-minora (op. 78; 1927) por violonĉelo kaj ĉambrorkestro
  • Comedietta (op. 82; 1928)
  • Die Flöte von Sanssouci (op. 88; 1930). Suito por fluto kaj ĉambrorkestro
  • Sinfonia breve (op. 96; 1932)
  • Drei schwedische Tänze (op. 98; 1932)
  • Sérénade pittoresque (1937) por arĉinstrumentoj
  • Konĉerto D-maĵora (op. 104; 1938) por violono kaj orkestro (Karl Grimm gewidmet)
  • Feierliche Stunde (op. 106; 1938)
  • Turmwächterlied (op. 107; 1938). Variacioj pri la kanto de Linkeo el Faust II de Goethe
  • Prinz Eugen, der edle Ritter. Variationen (op. 108; 1939)
  • Viena simfonio (op. 110; 1942). UP 1942 (Berliner Philharmoniker, dirigento: Hans Knappertsbusch)
  • Salzburger Serenaden (op. 115; 1943)
  • Flutkonĉerto (op. 116)

Ĉambromuziko redakti

Por piano:

  • Minuetto – Gavotte & Pastorale (op. 9; 1905; ankaŭ orkestra versio)
  • Au printemps – Chant du soir – En route & Alla marcia (op. 10; 1905; ankaŭ versio por arĉinstruentoj)
  • Impressionen (1912)
  • Wilhelm-Raabe-Musik (op. 58; 1922; 3 pecoj)
  • Einsame Feldwacht. Romanze (op. 59; 1922)
  • Drei Intermezzi (op. 77; 1927)
  • Drei Klavierstücke (1932)

Por soloinstrumento kaj piano:

  • Petite Suite Italienne (1903) por violono kaj piano
  • Sonate (op. 56; 1921) por violono kaj piano
  • Suite A-Dur (op. 63; 1924) por fluto kaj piano
  • Suite c-Moll (op. 66; 1924) por violonĉelo kaj piano
  • Sonate (op. 101; 1935) por violonĉelo kaj piano

Por violono, violonĉelo kaj piano:

  • Suite (op. 19; 1905)
  • Kammermusikdichtung (op. 20; 1906; dediĉita al Wilhelm Raabe, post legado de la romano Der Hungerpastor)
  • Klaviertrio (op. 61; 1923; „Trio atonal“)

Por arĉkvarteto:

  • Kvarteto pri sveda popolkanto (op. 33; 1910)
  • Kvarteto (op. 54; 1920)
  • Kvarteto a-Moll (op. 65; 1924)
  • Kvarteto (op. 80; 1928)

Lernantoj de Paul Graener redakti

Literaturo redakti

  • Knut Andreas: Zwischen Musik und Politik: Der Komponist Paul Graener (1872–1944). Frank & Timme, Berlin 2008
  • Knut Andreas: Graener, Paul. In: MGG 2, Personenteil, Band 7, hrsg. von Ludwig Finscher u. a, Stuttgart / Weimar 2002. Sp. 1455-1457
  • Knut Andreas: Paul Graener (1872–1944): Leben und Werk. Examensarbeit Musikwissenschaft, Universität Potsdam 2002
  • Fred Büttner: Graener, Paul Hermann Franz. In: Bayerisches Musiker-Lexikon online, hrsg. von Josef Focht, 2005
  • Hugh Butler / H. C. Colles: Graener, Paul. In: Grove’s Dictionary, 5. Auflage 1954, Band 3, Sp. 741f.
  • Georg Gräner: Paul Graener. Leipzig 1922 (= Die Musik. Sammlung illustrierter Einzeldarstellungen, Bd. 20)
  • Paul Grümmer: Paul Graener. Verzeichnis seiner Werke. 1937
  • Dirk Hiddeßen: Paul Graener. Ein deutscher Komponist und seine Morgenstern-Vertonungen. Examensarbeit, Musikhochschule Trossingen 1993
  • Erik Levi: Graener, Paul. In: New Grove Dictionary 2, Band 10, 2001, Sp. 261f.
  • Erik Levi: Graener, Paul. In: New Grove Dictionary of Opera 2, 1992, Sp. 506
  • George W. Loomis: Graener, Paul. In: New Grove Dictionary 1, Band 7, 1980, Sp. 609f.
  • Ludwig K. Mayer: Graener, Paul. In: MGG 1, Band 5, 1956, Sp. 663-666
  • Fred K. Prieberg: Musik im NS-Staat. Köln 2000
  • Eugen Schmitz: Zum 70. Geburtstag Paul Graeners. In: Zeitschrift für Musik 109 (1942), S. 1-4
  • Fritz Stege: Paul Graener. In: Zeitschrift für Musik 99 (1932), S. 9-13
  • Christian Weickert: Graener, Paul. In: Neue Deutsche Biographie, Band 6, 1964, Sp. 715
  • Joseph Wulf: Musik im Dritten Reich. Reinbek 1966

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945. Kiel, 2004, CD-ROM-Lexikon, S. 2475.