Paul Julius Reuter

Paul Julius REUTER (naskiĝinta en la 21-a de julio 1816 en Kaselo, mortinta en la 25-a de februaro 1899 en Nico) estis germana-brita ĵurnalisto kaj fondinto de la tre konata novaĵagentejo Reuters Ltd..

Paul Julius Reuter
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1816 (1816-07-21)
en Kaselo
Morto 25-an de februaro 1899 (1899-02-25) (82-jaraĝa)
en Nico
Tombo West Norwood Cemetery
Lingvoj germanajidoangla
Ŝtataneco Elektoprinclando Hesio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Infanoj Herbert de Reuter • George Baron de Reuter • Clementine Maria Chermside
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • eldonisto
vdr
Statuo de Reuter en Londono

Vivo pionira redakti

En 1849 li instalis novaĵagentejojn ĉe la finstacioj de la germanaj resp. belgaj telegrafoj, en Akeno kaj Verviers.

En 1851 li fondis en Londono la agentejon Reuters Telegrams, kiu ekde 1858 liveris al la gazeto London Times kaj al aliaj gravaj ĵurnaloj la novaĵanoncojn de eksterlande. Poste li konstruis telegrafajn koneksojn inter Anglujo kaj Germanujo, Anglujo kaj Franclando, Franclando kaj Usono.

Honorigo kaj fruktoj redakti

En 1871 li ricevis la nobelan titolon barono (germane Freiherr) de duko Ernesto la 2-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao dankite por siaj meritoj pri la gazetaraj aferoj. Du jardekojn poste li fariĝis ankaŭ brita barono de reĝino Viktoria.

La entrepreno Reuters Ltd. estas hodiaŭ komuna entrepreno de la brita gazetaro kaj nombriĝas al la plej gravaj agentejoj de la tuta mondo. Ĝi ofertas ekstere de borsaj informoj (Reuters Index) ankaŭ multflankajn amaskomunikilajn servojn.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Gerd Kulle kaj al.: Paul Julius von Reuter. Pionier des weltweiten Nachrichtenwesens. Kassel trifft sich, Kassel erinnert sich in der Stadtsparkasse. Deutscher Sparkassenverlag, Stuttgart 1978

Eksteraj ligiloj redakti