Paul KUUSBERG (naskiĝis la 30-an de aprilo 1916 en Talino; mortis la 21-an de januaro 2003 en Talino) estis estona verkisto.

Paul Kuusberg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1916 (1916-04-30)
en Talino
Morto 21-an de januaro 2003 (2003-01-21) (86-jaraĝa)
en Talino
Tombo Metsakalmistu
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioEstonio
Alma mater Higher Party School at the Central Committee of the CPSU
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto
vdr

Paul Kuusberg estis filo de konstrulaboristo en Talino. Unue li mem laboris en konstruado. De 1942 ĝis 1946 li estis redaktisto de gazeto de la estonaj pafistoj ĉe Ruĝa Armeo. Post la milito li lernis en Moskvo ĉe KPSU, kies membro li estis. De 1957 ĝis 1960 kaj de 1968 ĝis 1976 li redaktis estonan kulturgazeton Looming kaj komunisman gazeton Rahva Hääl. De 1960 ĝis 1983 li estis, kun kelkaj interrompoj, prezidanto de la verkista asocio de Estonio. En 1976 kaj 1984 li estis honorata per la ordeno de Lenin. Li estis la nura estona verkisto, kiu ricevis la sovetan oran medalon kiel heroo de socialisma laboro. Malgraŭ sia komunisma ideologio Paul Kuusberg agadis por la literatura libereco de estonaj verkistoj dum komunismaj tempoj.

Dum la soveta regado en Estonio li unue laboris kiel kulturideologo, ĵurnalisto kaj politika publicisto. Nur poste li vere malkovris sian verkistan talenton. Lia unua verko, Müürid (1957), temas pri liaj vivspertoj. Li fariĝis fama en 1960/1961 per la libro Enn Kalmu kaks mina pri la sorto de la estonoj, kiuj batalis sur la soveta flanko dum la dua mondmilito. Majstrajn vivpriskribojn enhavas Andres Lapeteuse juhtum (1963) kaj Südasuvel (Somermeze) (1966). La romano Vihmapiisad (1976) temis pri la politikaj ŝanĝoj en Estonio post la dua mondmilito. Por la du noveloj Roostetanud kastekann (1971) kaj Võõras või õige mees (1978) mi ricevis literaturan premion nomitan laŭ Friedebert Tuglas. Pliaj gravaj verkoj estas Naeratus (1971), Üks öö (1972), Linnukesega (1977) kaj Kes nad olid? (1986). Liaj verkoj estas tradukitaj al pli ol 30 lingvoj.

En Esperanto aperis redakti