Páll Óskar Hjálmtýsson[1] internacie pli konata kiel Paul Oscar (naskiĝis la 16-an de marto 1970 en Rejkjaviko) estas islanda popkantisto, kantaŭtoro kaj diskĵokeo. Li fariĝis plej konata post lia partopreno al la Eŭrovido-Kantokonkurso 1997 kun la kanto "Minn hinsti dans"(Mia lasta danco). Páll Óskar kantas baladojn, disko-muzikon, tradiciajn islandajn kantojn kaj tekno-muzikon.

Paul Oscar
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1970 (1970-03-16) (54-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Lingvoj islandaangla
Ŝtataneco Islando
Okupo
Okupo kantaŭtorodiskĵokeokantistodancisto
TTT
Retejo http://www.palloskar.is
vdr

Biografio redakti

Li kreskis en tre muzikema familio kaj jam en la aĝo de sep jaroj, Paul surbendigis sian unuan albumon. En 1982 li debutis en la muzikalo "Rubber Tarzan".

Li aranĝis sian propran radiospektaklon kaj aperis elstare en televido. Krome, li estas ekstreme populara diskĵokeo kaj prezentisto[1].

En 1993 Óskar publikigis sian unuan albumon: Stuð. Du jarojn poste, Palli sekvis, la plej venditan albumon en 1995 en Islando. En 2007, li publikigis la albumon Allt fyr ástina, kiu iĝis unu el liaj plej popularaj albumoj por kiu li estis elektita kiel kantisto de la jaro ĉe la Islandaj Muzikaj Premioj. Li ankaŭ faris du diskojn en kunlaboro kun la harpisto Monika Abendrot: Ef ég sofna ekki (Se mi ne dormas, 2001) kaj Ljósin heima (La lumoj hejme, 2003).

Eŭrovido-kantkonkurso redakti

Du jarojn poste, Óskar estis enlande elektita por reprezenti Islandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso en Dublino, Irlando. Lia kanto Minn hinsti dans kun kvar virinoj en latekso-kostumoj dancis ĉirkaŭ li, ekigante iun polemikon. Islando finis en dudeka loko, kun 18 poentoj. Pro tiu malbona agado, Islando devis resti for de la festivalo dum jaro en 1998. Estis okulfrape ke 16 el la 18 poentoj venis de la kvin landoj kiuj eksperimente voĉdonis tiun jaron per televoĉdonado. La prezento, en kiu la spektaklo iĝus pli grava ol la kanto mem, montriĝis esti tendenco por la venontaj jaroj ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso.

Esperanto redakti

Páll Óskar kantas sian furoraĵon Gordjöss en Esperanto (2010) por Orðgåv. Direktoro: Konrád Pálmason. Kanto kaj teksto: Bragi Valdimar Skúlason. Traduko de teksto en Esperanton: Kristján Eiríksson.

Persone redakti

Li spertis ĉikanadon en lernejo kaj hejme streĉitecon inter liaj gepatroj. Li elŝrankiĝis kiel samseksemulo al lia familio kiam li estis 16-jaraĝa[2].

Diskografio redakti

Albumoj redakti

Stuð (Groove, 1993)

Palli (1995)

Seif (1996)

Deep Inside (1999)

Ef ég sofna ekki (2001)

Ljósin heima (2003)

Allt fyrir ástina (2007)

Silfursafnið (2008)

Páll Óskar og Sinfó (2011)

Uppklapp (2011)

Unuopaĵoj redakti

Minn hinsti dans (1997)

Allt fyrir ástina (2007)

International (2007)

Betra Lif (2007)

Er þetta ást? (2008)

Þú komst við hjartað í mér (2008)

Silfursafnið (2008)

Sama hvar þú ert (2008)

Gordjöss á esperantó (2010)

La dolce vita (2011)

Partísyrpa (2011)

Ofar regnbogahæðum (2011)

Ást sem endist (2015)

Gegnum dimman dal (2015)

Líttu upp í ljós (2015)

Þá mætir þú til mín (2016)

Vinnum þetta fyrirfram (2016)

Einn dans (2017)

Weblinks

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ĉi tiu nomo estas islanda nomo. La familia nomo de Páll Óskar, "Hjálmtýsson", estas patronomo (ĝi signifas "filo de Hjálmtýr") kaj ĝi ne estas lia familia nomo; oni nomu lin per liaj personaj nomoj, "Páll Óskar".
  2. (en) Katrín Sif Einarsdottir, Paul Oscar | The King of Icelandic Pop Music, Guide to Iceland.

Vidu ankaŭ redakti

Eŭrovido-kantokonkurso

Eksteraj ligiloj redakti