Paul Robert Schneider (n. 29-a de aŭgusto 1897 en Pferdsfeld, hodiaŭ apartenanta al Bad Sobernheim; m. 18-a de julio 1939 en la Koncentrejo Buchenwald ĉe Weimar) estis evangelia pastoro, membro de Konfesanta Eklezio kaj viktimo de naziismo. Li estas nomata la "predikanto de Buchenwald".

Paul Schneider
Paul Schneider kiel studento en Gießen
Paul Schneider kiel studento en Gießen
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1897 (1897-08-29)
en Pferdsfeld
Morto 18-an de julio 1939 (1939-07-18) (41-jaraĝa)
en Buchenwald
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo pastoro • rezistobatalanto
vdr

Vivo redakti

 
Schneider sur uestgermana poŝtmarko, 1989

Schneider frekventis bazlernejon en Pferdsfeld kaj mezlernejon en Bad Kreuznach kaj ekde 1910 en Gießen, volontulis por militservo en 1915 dum la Unua mondmilito; ekde 1918 studis li teologion en Gießen, Marburg kaj Tübingen. Post diplomiĝo en 1922, li laboris en ferfabriko en Dortmund-Hörde por akiri sociajn spertojn en la industria medio kaj estis aktiva en la berlina Urba misio en 1923/24. Post lia agado (de januaro 1925) kiel helppastoro en Essen li transprenis la unuan paroĥon en Hochelheim kaj Dornholzhausen proksime de Wetzlar en 1926 posteulante la patron.

Estante membro de la Konfesanta Eklezio, Schneider elmontris sin frue kontraŭ nacisocialisma eklezipolitiko kaj predikis kontraŭ gravuloj kaj ideologoj de la reĝimo kiel ekzemple Ernst Röhm, Joseph Goebbels kaj Alfred Rosenberg. Laŭ instigo de NSDAP, la ekleziaj aŭtoritatoj sendis la kritikeman pastron al la malgranda komunumo de Dickenschied kaj Womrath ĉe Hunsrück en 1934, kie li daŭre kontraŭbatalis la sekularajn aŭtoritatojn. La kleriko estis plurfoje esplordemandita fare de la Gestapo ĝis 1937 kaj provizore prenita en specialan observadon kun intertempa arestiĝo en en 1934 kaj 1935. En februaro 1937 Schneider ekskludis el ĉiuj ekleziaj funkcioj nazion deĵorantan kiel instruisto pri religio, laŭ ekleziaj reguloj kun admono pentofari.

SchneiderLi povis forlasi la kaŝpolican malliberejon je Koblenco la 24-an de julio forpelitis el la provinco Rejnlando. Li estis denove arestita la 3-an de oktobro 1937 pro malobservo de la restadmalpermeso kaj senditis al la koncentrejo Buchenwald la 28-an de novembro. Malprofesiigite fare de la ekleziaj aŭtoritatoj mem, la senlaca predikisto de Buchenwald estis punita per bunkra aresto kaj mistraktita pro sia obstineco. Predikado disde la bunkrofenestro al la kaptitoj starantaj sur la apelplaco kondukis al pliaj punoj kaj finfine al murdo per injekto. Sub la okuloj de la Gestapo, ĉirkaŭ 200 pastoroj de tuta Germanio partoprenis la entombigon en Dickenschied la 21-an de julio 1939, la plej granda parto de ili portis siajn robojn.

Honoroj redakti

  • En Vajmaro konsekritis en 1988 evangelia kirko nomata por li, Paul-Schneider-komunumcentro.
  • En 1989 aperis poŝtmarko en Okcidenta Germanio kun portreto de la teologo.
  • Societo Pfarrer-Paul-Schneider-Gesellschaft fonditis en 1997.
  • En Meisenheim ekzistas Paul-Schneider-gimnazio kies lernejanoj flegas la memoron de la teologo.
  • En Pferdsfeld staras memorsteleo por li.

Literaturo redakti

Germanlingvaj publikaĵoj redakti

  • Albrecht Aichelin: Paul Schneider. Ein radikales Glaubenszeugnis gegen die Gewaltherrschaft des Nationalsozialismus; Kaiser, Gütersloh 1994, ISBN 3-579-01864-7.
  • Claude R. Foster: Paul Schneider. Seine Lebensgeschichte. Der Prediger von Buchenwald; tradukita de Brigitte Otterpohl; Hänssler, Holzgerlingen 2001, ISBN 3-7751-3660-6.
  • Markus Geiger: Pfarrer Paul Schneider und seine Rezeptionsgeschichte; Schriftenreihe der Pädagogischen Hochschule Heidelberg 49; Heidelberg: Mattes, 2007
  • Folkert Rickers: Widerstehen in schwerer Zeit. Erinnerung an Paul Schneider (1897–1939). Laborlibro por la religia instruado en la Sekundaraj ŝtupoj kaj por la eklezia klerigado; Eldonejo de Neukirchener Erziehungsverein, Neukirchen-Vluyn 1998, ISBN 3-7887-1673-8.
  • Margarete Schneider: Paul Schneider. Der Prediger von Buchenwald. Das Martyrium Paul Schneiders; nove eldonita de Elsa-Ulrike Ross, Paul Dieterich; Eldonejo Hänssler, Holzgerlingen 2009, ISBN 978-3-7751-4996-9.
  • Rudolf Wentorf: Paul Schneider. Der Zeuge von Buchenwald; Brunnen, Gießen kaj Basel 19873, ISBN 3-7655-3810-8.
  • Rudolf Wentorf: Der Fall des Pfarrers Paul Schneider. Eine biographische Dokumentation; Eldonejo de la Neukirchener Erziehungsverein, Neukirchen-Vluyn 1989, ISBN 3-7887-1327-5.
  • Karl Würzburger: Martyrium und Mahnung, Hörbuch (Zusammen mit Johannes Kuhn: Dietirch Bonhoeffer. Allein in der Tat ist Freiheit), Medienverlag Kohfeldt, 2009, ISBN 978-3-940530-82-0.

Alilingvaj publikaĵoj redakti

en angla lingvo

  • Claude R. Foster jr.: Paul Schneider, the Buchenwald apostle: a Christian martyr in Nazi Germany; a sourcebook on the German Church struggle; SSI Bookstore, West Chester University, Westchester, Pennsylvania 1995, ISBN 1-887732-01-2.

en itala lingvo

  • Margarete Schneider (eldoninto): Il predicatore di Buchenwald: il martirio del pastore Paul Schneider (1897–1939); tradukita de Teresa Franzosi; Claudiana, Torino (Turin) 1996, ISBN 88-7016-245-1.

en franca lingvo

  • Philippe Noyer: Paul Schneider 1897–1939. Martyr de l’Eglise Confessante Allemande; Diplomlaboro ĉe la Institut Protestant de Théologie (Faculté de Théologie Protestante) à Montpellier / Paris 1983 (kiel manuskripto rigardebla en la biblioteko de la instituto)

Filmoj redakti

  • Sabine Steinwender, Folkert Rickers: „Ihr Massenmörder – ich klage euch an“. Pfarrer Paul Schneider (filmo koncipita por lerneja instruado)
  • Sabine Steinwender, Folkert Rickers: „You Mass Murderers – I accuse you“. Reverend Paul Schneider (anglalingva versio de la filmo)
  • Südwestrundfunk: Der Vater und wir. Das Erbe des Paul Schneider

Ambaŭ filmoj estas mendeblaj ĉe Medienverband der Evangelischen Kirche im Rheinland [1] Arkivigite je 2017-12-13 per la retarkivo Wayback Machine.

Diapozitiv-serio redakti

  • Gerd Westermayer, Heinz-Günther Ney, Harald Kosub: Paul Schneider. Der Prediger von Buchenwald; Weimar: Pfarrer-Paul-Schneider-Gesellschaft, 2005

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

  • Benz, Wolfgang, "Schneider, Paul" ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 304-305 (tie ĉi interrete)