Paul STEGMÜLLER (naskiĝinta la 10-an de oktobro 1850 en Berlino, mortinta samloke la 27-an de majo 1891) estis germana arkitekto.

Paul Stegmüller
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1850 (1850-10-10)
en Berlino
Morto 27-an de majo 1891 (1891-05-27) (40-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de la gimnazio Ernestinum (Gotha) li soldatis en 1870/71. Poste li vivis staĝante ĉe la onklo, la arkitekto Ludwig Bohnstedt en Gotha, kiu ege apogis liajn artistajn inklinojn. Post studo ĉe la artlernejo de la Konstruakademio en Berlino li iĝis liberprofesiulo en la germana ĉefurbo inter 1877 kaj 1888 kune kun la kolego Ernst von Ihne.

En la 8.6.1879 li fondis, i.a. kun von Ihne, la berlinan Arkitektan kaj inĝenieran societon (Architekten- und Ingenieur-Verein zu Berlin) kies anoj estis forlasintaj la societon Verein Berliner Architekten.

En 1884 Stegmüller edizinigis la filinon de la renomita berlina akademiano kaj arkitekto Hermann Ende. Post la morto de Stegmüller kontinuigis la servo de ties klientaro Ernst von Ihne.

Konstruaĵoj kaj planitaĵoj redakti

 
La Nova ĉaskastelo en Hummelshain, verko de Stegmüller; cetere temis pri la lasta grava kastelkonstruo en Germanujo...

en la buroo Ihne und Stegmüller (1878–1888):

  • 1880–1885: Nova ĉaskastelo Hummelshain
  • 1881: interno de Kafejo Keck en Berlino, Leipziger-strato 96 (ne konserviĝante)
  • 1885: plano por Vilao Caro en Gliwice (la realiĝo faritis de aliulo en pli simplaj formoj)[1]
  • 1885: Vilao Krienitz en Halberstadt
  • 1885: loĝeja kaj komerca domo kun gastejo Löwenbräu en Berlino, Charlotten-strato 50/51 kaj Französische-strato 25/26 (ne konserviĝante)

post la profesia separiĝo de von Ihne (1888–1891):

  • komerca domo kun hotelo Terminus en Berlino
  • Vilao Esmarch en in Wannsee

Referencoj redakti

  1. Jolanta Rusinowska–Trojca: Städtebau und Wohnarchitektur des 19. Jahrhunderts in Gleiwitz (Gliwice).Disertacio, Bonn 2005, p. 86

Literaturo redakti

  • „m“: P. Stegmüller †. In: Zentralblatt der Bauverwaltung|Centralblatt der Bauverwaltung, 11. Jahrgang 1891, Nr. 24 (vom 13. Juni 1891), p. 240.
  • Uwe Kieling: Berliner Privatarchitekten und Eisenbahnbaumeister im 19. Jahrhundert. (= Miniaturen zur Geschichte, Kultur und Denkmalpflege Berlins, ISSN 0233-0156), Band 26.) Berlin (DDR) 1988, p. 67.
  • Allgemeines Künstlerlexikon, Bio-Bibliographischer Index, Band 9, 2000, p. 437.

Eksteraj ligiloj redakti