Jean Paul du Ry (naskiĝis en 1640 en Parizo, mortis la 21-an de junio 1714 en Kaselo) estis franca arkitekto.

Paul du Ry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1640 (1640-01-01)
en Parizo
Morto 21-an de junio 1714 (1714-06-21) (74-jaraĝa)
en Kaselo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Mathurin Du Ry
Infano Charles du Ry
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
La Kirko Sankta Karlo en la iama hugenota kvartalo, kiun konstruigis Du Ry

Vivo redakti

Du Ry estis disĉiplo de la franca ĉefarkitekto kaj arkitektura teoriisto François Blondel. Persekutite pro kalvinisma kredo li elmigris baldaŭ en Nederlandon, kie li agadis ĉefe kiel remparkonstruisto, en Maastricht. Samloke li ankaŭ gajnis gravajn enrigardojn en la nederlandan barokan klaskikismon. Inter 1674-85 li estis denove en la franca ĉefurbo antaŭ ol reiri mallongan tempon al Nederlando. De tie li, laŭ rekomendo de la guberniestro Vilhelmo la 3-a (Oranje-Nassau), venis al Kaselo en la servojn de la landgrafo Karlo (Hesio-Kaselo). En Hesio li iĝis kortega ĉefarkitekto respondecanta ĉefe por la nova hugenota kvartalo en la urbo. Ĝi situis sudokcidente de la urbokerno, je la maldekstro de la rivero Fulda nomiĝante Supera novurbo. Komenciĝo konstrua estis en 1688. La unu jarcenton daŭrinta konstruado kontinuigitis fare de la filo Charles Louis kaj de la nepo Simon Louis.

Projektegoj kaselaj redakti

Du Ry sekvis en Kaselo la planon de romia militkastelo: faritis rektangula bloko kun du ĉefaj kaj du transversaj stratoj kaj la okangula Kirko Sankta Karolo kun kupola lanternotegmento (1698-1706, konsekro en 1710). Jam tiam li antaŭvidis etendigon eblan kaj - post farota forigo de la ĉirkaŭfortikaĵoj - unuigon kun la malnova urbo. La fasadoj strataj kaj placaj kreitis bonguste, kun du- kaj trietaĝaj stukitaj domoj, parte kun transversaj gabloj kaj balkonoj. Ĝis ties detruo kompleta dum la Dua mondmilito la tuto restis neŝanĝita. La tuto estis sobra sed tamen unueca kaj lindega.

Li ankaŭ alikonstruis la eksan teatrejon Ottoneum en 1696 aldonante portalan antaŭkonstruaĵon kun galerio. Laŭstile li devis esti ankaŭ malantaŭ la realigo de la inter 1703-11 konstruita Palaco Princo Vilhelmo (=Landgrafa muzeo) - la sendube plej hugenota konstruaĵo en la urbo - kiel ankaŭ la Palaco Princo Georgo. Neklaras tamen lia kunlaboro en la konstruo de la oranĝejo en la kasela apudrivera herbejego Karlsaue. En 1704 li konstruigis la hugenotan kirkon en Hofgeismar-Karlsdorf proksime de Kaselo skizinte planojn por la tuta vilaĝo. La planoj por la hugenota urbo Bad Karlshafen certe ne estis de li, sed de Friedrich Conradi.

Graveco redakti

La konstruaĵoj de du Ry, antaŭ ĉio la Karlo-kirko, estas pli proksimaj al la nederlanda klasikismo ol al la franca. Du Ry krome ankaŭ okupiĝis pri matematikaj problemoj. Lia verko La quadrature du cercle estas ĝis hodiaŭ nepublikigata. La manuskripto troviĝas en la Hesia Landa Biblioteko.

Fonto redakti

Reuther, Hans, "Du Ry, Jean Paul" en: Neue Deutsche Biographie 4/1959, p. 202-203 Surreta versio