Paulinus (Jorko)

Paulinus (m. la 10-an de oktobro 644) estis kristana misiisto, sanktulo kaj la unua episkopo de Jorko, Anglio.

Sankta
Paulinus
Persona informo
Naskiĝo
en Romo
Morto 10-an de oktobro 644 (0644-10-10)
en Rochester
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • misiisto • katolika episkopo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Misio al Kent redakti

Li estis monaĥo kiu vivis en Romo. En 601 la papo Gregorio la 1-a sendis lin kaj aliajn kiel la dua grupo de misiistoj kiu iris al la anglosaksa regno Kent. Tie li restis ĝis 625.

Misio al Northumbria redakti

En 625 Justus, ĉefepiskopo de Canterbury, konsekris lin episkopo por ke li akompanu Aethelburg, fratinon de Reĝo Eadbald (Kent), al Northumbria kie ŝi edziĝis al Edwin (Northumbria). Paulinus estigis sian bazon ĉe Jorko.

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Paulinus diris al Edwin ke estis pro liaj preĝoj kial la nasko de filino (Eanflaed) en 626 bone iris. La nasko okazis samtempe ol Edwin eskapis komploton murdi lin. Paulinus persvadis Edwin konsenti al la bapto de Eanflaed (kune kun 11 aliaj anoj de la reĝa domanaro), kaj Edwin ĵuris ke, se li venkos Cwichelm, li konvertiĝos. Edwin ja venkis, kaj en 627 baptiĝis.

Paulinus fondis multajn preĝejojn, kaj pro lia influo multaj gravuloj, kiel Hilda de Whitby, iĝis ĉu monaĥoj ĉu monaĥinoj.

Reveno al Kent redakti

Ĉ. 633 Edwin mortis dum batalo kontraŭ la kimroj, kaj Northumbria reiĝis plejparte pagana. Aethelburg revenis al Kent, akompanata de Paulinus, kiu estis nomumata episkopo de Rochester. Li mortis tie en 644 kaj entombiĝis en la katedralo. Li estis venerata kiel sanktulo, kaj lia fest-tago estas la 10-a de oktobro.