Paulo RÓNAI (naskiĝis la 13-an de aprilo 1907 en Budapeŝto; mortis la 1-an de januaro 1992 en Nova Friburgo ĉe Rio-de-Ĵanejro) estis doktoriĝinta romanistikisto kaj la ĉefa aŭtoro pri interlingvistiko en Brazilo.

Paulo Rónai
Persona informo
Naskonomo Rónai Pál
Naskiĝo 13-an de aprilo 1907 (1907-04-13)
en Budapeŝto
Morto 1-an de decembro 1992 (1992-12-01) (85-jaraĝa)
en Nova Friburgo
Lingvoj hungaraanglaportugalabrazilportugalafranca
Ŝtataneco BraziloHungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándSorbono
Familio
Edz(in)o Nora Tausz Rónai
Infano Cora Rónai
Okupo
Okupo lingvistoverkistotradukisto • literaturkritikisto • instruisto
vdr

Studoj kaj antaŭmilita tempo redakti

Rónai estis filo de Miksa kaj Gisela Loewy Rónai. Lia patro estis librovendisto. Rónai studis sep semestrojn en la budapeŝta universitato kaj kvin semestrojn en la pariza Sorbonne, lerninte ankaŭ en feriaj kursoj en la Alliance Française de Parizo kaj en la Universitá per Stranieri en Perugia (Italio). Li ricevis diplomojn de instruisto pri la latina, franca, itala kaj hungara lingvoj. Li doktoriĝis pri latina kaj latinida filologio kaj instruis en hungaraj mezlernejoj. Samtempe li laboris kiel tradukanto de Nouvelle Revue de Hongrie en Budapeŝto kaj kunlaboris al multaj periodaĵoj hungaraj kaj francaj. De 1934 ĝis 1940, Rónai instruis la latinan, francan kaj italan en du mezlernejoj de Budapeŝto, kaj de 1933 ĝis 1938 krome en la tiea "Societá Dante Alighieri".

Rónai aŭtodidakte lernis la portugalan kiel hobio. Li tradukis aron de portugalaj kaj brazilaj poemoj kaj prelegis en Budapeŝto pri brazila literaturo. Li kontaktis la poeton Ruy Ribeiro Couto, tiam ambasadoro de Brazilo en Hungario. Poste, Rónai skribis pri tio la libron "Como Aprendi o Português e Outras Aventuras" (Kiel mi lernis la portugalan kaj aliaj aventuroj).

Dua mondmilito kaj elmigro al Brazilo redakti

Dum la dua mondmilito Rónai estis arestita de nazioj kaj metita en "labortendaro" apud Budapeŝto. La ambasadoro Ribeiro Couto komunikis tion al Itamaraty (Brazila ministerio de eksteraj rilatoj) kaj konvinkis la brazilan registaron oficiale inviti Rónai por elmigri al Brazilo, tiel savante lin.

Rónai alvenis al Brazilo en 1941 kaj edzigis per prokuro al Magna, amikino, kiu restis mallibera en labortendaro. Ŝi estis murdita de nazioj antaŭ aprobo de sia eliro. En 1952, Rónai edziĝis al Nora Tausz, fama atletino, itala judino de Fiume (hodiaŭ Rijeko en Kroatio). Kun ŝi, li havis du filinojn, la ĵurnalistinon Cora Rónai kaj la muzikistinon Laura Rónai. Post la milito, li alvenigis al Brazilo sian patrinon; lia patro estis mortinta dum pafado.

En Brazilo, li kontaktis intelektulojn, kiel la vortaristojn Aurélio Buarque de Holanda kaj Antônio Houaiss kaj la poeton Carlos Drummond de Andrade. Li skribis lernolibrojn pri la franca kaj la latina por brazilanoj kaj instruis en Colégio Pedro II en Rio-de-Ĵanejro.

Dum la periodo de la militista diktaturo Rónai estis "ĵurinta tradukisto" de cenzuro pri la franca lingvo. Li fondis la Associação dos Professores de Francês do Rio de Janeiro (Asocion de instruistoj pri la franca de Rio-de-Ĵanejro) kaj la Associação Brasileira dos Tradutores (Brazilan asocion de tradukistoj) kaj estis "Visiting Professor" de la Universitato de Florido en 1967. Li gvidis kursojn kaj prelegis pri brazila literaturo en Parizo, Tuluzo, Rennes, Neuchâtel, Budapeŝto kaj Tokio.

Honorigoj redakti

Rónai ricevis la titolojn de "civitano de Rio-de-Ĵanejro" kaj "honora civitano de Rio-de-Ĵanejro", la premion Silvio Romero de la Academia Brasileira de Letras (Brazila Akademio de Beletrismo) kaj en 1981 la trijaran premion Nath Horst de la Internacia Federacio de Tradukistoj. En la sama jaro li ankaŭ ricevis la premion de la União Brasileira de Escritores (Brazila unuiĝo de verkistoj). Li estis ano de la brazila PEN-Klubo.

Rónai kiel interlingvisto redakti

Krom multajn lernolibrojn pri la franca kaj la latina, Rónai skribis du verkojn pri interlingvistiko:

  • 1964: Homens contra Babel: passado, presente e futuro das linguas artificiais [Homoj kontraŭ Babelo: estinteco, estanteco kaj estonteco de la artefaritaj lingvoj]. Rio de Janeiro, Zahar Editôres 1964, 161 p. 18 cm.

Ĝi estis tradukita al la germana, pliampleksigita per kvar ĉapitroj:

  • 1969: Der Kampf gegen Babel oder Das Abenteuer der Universalsprachen [La batalo kontraŭ Babelo aŭ la aventuro de la universalaj lingvoj]. [Aus dem Portugiesischen übers. von Herbert Caro. Erw. deutsche Ausg. München] Ehrenwirth 1969, 174 p. illus. 23 cm.

Kaj la ege kompletan

  • 1970: Babel & antibabel ou, O problema das línguas universais. São Paulo: Editôra Perspectiva, 1970, 194 p.; 21 cm.

Ĝi ankoraŭ estas rigardata kiel la plej grava verko pri interlingvistiko en portugala lingvo.

Kritiko redakti

La precipajn kritikojn kontraŭ lia verko "La batalo kontraŭ Babelo" (1964/1969) Rónai mem anticipas en la enkonduko de la pli ampleksigita germana eldono. Ĝi ne pretendas esti scienca verko, sed "leĝera felietonaro" celanta la "amatoran filologon" (p. 9–10). Rónai due plene konsciiĝas, ke li ne "pesas", sed egale kaj samrange traktas kaj efermerajn projektojn de planlingvoj kaj plene evoluintajn planlingvojn kia Esperanto, kiuj sukcesis ekvivi kaj ekhavi socian bazon.

Abunde ilustrita per la plej konataj fotoj de ekzemple L.L. Zamenhof, Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapuko) kaj aliaj konataj lingvo-kreintoj, inkluzive de du fotoj de la kaduko kabano en Veisejaj "en kiu Zamenhof ellaboris la mondan helplingvon Esperanto", ĝi estas plaĉa, facila legaĵo, kiu tamen havas preskaŭ neniun originan aŭ eĉ nur originalan ideon, strukturigon, sistemigon aŭ profundigon de la temo. La priskribo de Esperanto estas malpreciza kaj laika en la stilo de propagandaj folioj de antaŭ la unua mondmilito. La kritiko de Esperanto ne transpasas tion, kion oni jam povas legi en la Histoire de la langue universelle de Louis Couturat kaj Léopold Leau de 1907 (represo 2001) kaj senescepte restas ĉe la surfaco (diakritaj literoj, "superflua" akuzativo, "superflua" akordiĝo de substantivo kaj adjektivo ktp.). La uzita literaturo, sur kiu Rónai bazas sian juĝon, jam en 1964 estis ne plu aktuala. Li ekzemple eĉ ne citas la fakajn periodaĵojn "Lingva Kritiko" aŭ "Esperantologio". Mencion de Eugen Wüster oni same ne trovas kiel liston de literaturo. Plenrajte Detlev Blanke eĉ ne mencias la verkon de Rónai en sia ampleksa elektita bibliografio Arkivigite je 2007-08-12 per la retarkivo Wayback Machine de baza scienca literaturo pri interlingvistiko. Ĝi neniam celis esti, probable neniam estis kaj hodiaŭ certe ne (plu) estas serioza verko pri la temo.

Bedaŭrinde estas, ke malgraŭ siaj evidentaj mankoj kiel scienca verko ĝi tamen iom vaste penetris universitatajn seminariojn almenaŭ en Germanio kaj prezentis malseriozan, oblikvan kaj malaktualan bildon pri interlingvistiko al pluraj generacioj de studentoj.

Literaturo redakti

  • 1971: Recenzo de la "Batalo kontraŭ Babelo" el interlingvaa perspektivo en Panorama 1 (26), 1971, p. 3

Eksteraj ligiloj redakti