La pavotrono (Takht-e Tawous) estas tronseĝo de la nobelaj regantoj de Persio, kovrita per or-lamenoj kaj ornamita per 26733 juvelŝtonoj. La tronseĝo nun apartenas al la kolektaĵo de la nacia juvelmuzeo en Teherano.

Pentraĵo de la Pavotrono

Nadir Ŝaho, fondinto de la Afŝarida dinasto, laŭdire forrabis en 1739 per sukcesa militiro (legu Batalo de Karnal) kontraŭ la mogola dinastio de la hinda subkontinento, la legendan pavotronon al Persio.

Laŭ alia versio, la trono estis ordonita laŭ kontrakto fare de Fath Ali Ŝah, kaĝara reganto, en Esfahano.

La nomo de la pavotrono venas verŝajne de la amedzino, nomata Tavus (pavo).

En la epoko de kaĝaroj kaj pli poste Pahlavi estis kronumita kiel nova ŝaho sur la pavotrono.