Paweł Jan BEJDA (naskiĝis en 1962 en Loviĉo/Łowicz) estis vic-vojevodo de Lodzio de la jaro 2012 kaj de oktobro 2015 li estas parlamentano de Pola Sejmo, li finis la Mekanikan Fakultaton de la Universitato en Olsztyn / Olŝtino kaj poste plurajn post-diplomajn studojn.

Paweł Bejda
Persona informo
Paweł Bejda
Naskiĝo 13-an de oktobro 1962 (1962-10-13) (61-jaraĝa)
en Łowicz
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater University of Agriculture and Technology in Olsztyn • Teknika Universitato de Lodzo vd
Partio Pola Popola Partio vd
Profesio
Okupo politikistoesperantisto vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Paweł Bejda, vic-vojevodo de Lodzio de la jaro 2012, de oktobro 2015 parlamentano de Pola Sejmo kaj de septembro 2016 la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Politika agado redakti

Li estas politikisto de Pola Popola Partio kaj ĝia Prezidanto de la rondo en distrikto Łowicki, li estis kandidato de tiu partio por la Eŭropa Parlamento dum la balotoj en 2014, Vic-urbestro de Łowicz dum la jaroj 2002 ĝis 2006 kaj de tiu jaro la ano de la Distrikta Konsilantaro ĝis la 2012 kiam oni nomumis ĝin por la prestiĝa posteno vic-vojevodo. Dum la Parlamentaj Balotoj en Pollando 2015 li kiel ĉef-kandidato de Pola Popola Partio en la balot-regiono Sieradz sukcese eniris Polan Sejmon de la 8-a ofic-periodo, akirante 6283 da balot-voĉoj [1].

Dum la Parlamentaj Balotoj en Pollando 2019 li kiel kandidato de Pola Popola Partio en la balot-regiono Sieradz sukcese eniris Polan Sejmon de la 9-a ofic-periodo.

Esperanto redakti

 

Danke al lia apogo La Distrikta Starostejo en la jaro 2009 eldonis la E-prospekton "Eltondu Łowicz-Teron" (la kuntradukinto estis Eduardo Kozyra). Tio eblis danke al tio, ke lia patro Władysław Bejda estis esperantisto en la E-grupo en Łowicz / Loviĉo kune kun d-ro Stefano Brzozowski kaj grafo, pastro Maria Wawrzyniec Rostworowski. Danke al Paweł Bejda la vojevodino de Lodzio Jolanta Chełmońska prenis la patronecon por la Senata E-ekspozicio en Loviĉo (la 15a de julio ĝis la 15a de aŭgusto 2014) kaj la vicvojevodo Paweł Bejda eĉ persone partoprenis la vernisaĝhon de la Senata E-ekspozicio la 15an de aŭgusto 2014 - to okazis en la Centro de Kulturo en Łowicz (Loviĉo) en la "subtegmenta galerio". Dum la vernisaĝo li oficiale parolis favore por Esperanto, menciis ankaŭ pri sia patro kiu estis esperantisto kaj ke Sinjoro Tadeon li unue kiel infano aŭdis ne en la pola sed en Esperanto, ĉar legis por li en la lingvo de Zamenhofo lia patro Ladislao Bejda (vidu: [2],[3],[4],[5], [6], [7]).

En oktobro 2015 antaŭ la parlamentaj balotoj en Pollando, la pola filio de Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) faris la dulingvan alvokon al polaj esperantistoj: "Balotu al la subaj kandidatoj kiuj estis la anoj de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) aŭ estas ege favoraj por Esperanto au eĉ kelkaj el ili parolas Esperanton - vidu kaj legu tiun alvokon kaj la liston sur kiu i.a. estis Paweł Bejda ([8]).

La 11-n de februaro 2016 pro la ricevo de la gratul-letero de Estraro de EDE-Pollando sendita al li okaze de la sukceso en la balotado por Pola Parlamento, li invitis Prezidanton de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) - Eduardo Kozyra al sia ĉefa parlamenta oficejo en Łowicz (Loviĉo). Li promesis kunorganizi la Parlamentan Grupon Apogantan Esperanton en la nova oficperiodo. La sekvontan tagon Eduardo Kozyra kaj esperantisto el Olsztyn Marian Zdankowski faris sukcesan E-kampanjon por apogi lin en plebiscito de Lodza Ĵurnalo por Homo de la Jaro 2015 en Vojevodio Lodzo - en la apuda ligilo la parlamentano en sia fejsbuko (en la pola kaj Esperanto) dankas al esperantistoj pro ilia apogo - ni aldonu, ke favora por Esperanto pola parlamentano Paweł Bejda VENKIS en la PLEBISCITO "HOMO de la JARO 2015" ([9], [10]).

La 13an de septembro 2016 estis fondita la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidas parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska. La saman tagon krom Anna Wasilewska aliĝis al la PGAE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, Grzegorz Furgo, Tomasz Kucharski, Andrzej Maciejewski, Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj Krzysztof Truskolaski, kaj iom poste ankaŭ aliĝis Paweł Bejda (la 13an de decembro 2016), Leszek Czarnobaj kaj Kazimierz Kleina([11], [12]).

La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo de Paweł Kukiz. Prezidantino de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([13], [14], [15]).

La 9an de februaro 2017 li partoprenis en la 4-a kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidis la Prezidantino de PGLE Anna Wasilewska. Tio jam estis la kvara laborsesio. Hungara gasto Laszlo Szilvasi prelegis historie pri la situacio de Esperanto en Hungario de la 1966, pri la juro, leĝoj, datumoj, spertoj kaj pri la nuna stato de E-o. La dua gasto la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński prelegis pri la enkonduko de Esperanto en ok klasoj de la Elementa Lernejo n-ro 7 en Poznano (Pollando), la projekto daŭras jam du jaroj. Ĉeestis ankaŭ Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kaj Eks-Prezidanto de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo Marian Zdankowski. Eduardo Kozyra nome de d-ro Robert Biedroń Urbestro de Słupsk (Pollando) invitis parlamentanojn al la inaŭguro de la Zamenhofa Jaro en Slupsko kiu okazos la 24-an de aprilo 2017 en Urbodomo de Slupsko - tiam okazos i.a. la oficiala malfermo de E-ekspozicio "130 JAROJ de ESPERANTO". Partoprenis la kunsidon i.a. parlamentanoj Paweł Bejda (el Pola Popola Partio), Andrzej Maciejewski (el la parlamenta klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) kaj senatano Leszek Czarnobaj (el Civitana Platformo). Por la sekvonta kunsido de PGLE estis invititaj prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt, la antaŭa Prezidanto de PGLE (dum la jaroj 2012-2015) kaj i.a. prof. Xie Nong - rektoro de la Privata Ekonomia Universitato en Pekino.([16], [17]).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo), kiun apogis i.a. anoj de la PGLE: Paweł Bejda (el la Pola Popola Partio), Tomasz Cimoszewicz (el la Partio Moderna), Tadeusz Cymański (el la reganta partio Juro kaj Justeco / aŭ pli taŭga nomo: Rajto kaj Justeco /fakte el la koalicio dum la parlamentaj balotoj nun kunreganta Solidara Pollando), Andrzej Maciejewski (el la Parlamenta Klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) ([18]) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([19], [20]).

Vidu redakti

la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Alirita 2015-10-27.
  2. http://www.lodzkie.eu/page/125,aktualnosci.html?id=5227
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-25. Alirita 2016-02-16.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-25. Alirita 2016-02-16.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-25. Alirita 2016-02-16.
  6. http://www.lowiczturystyczny.eu/Aktualnosci,13,384
  7. http://www.lowicz24.eu/aktualnosci/l24/5280-finisaz-zakonczyl-tydzien-z-jezykiem-esperanto
  8. https://www.facebook.com/CzaplaMiroslaw/posts/1221462134546972
  9. https://www.facebook.com/bejdapawel/photos/a.591170254285054.1073741838.587380481330698/934460779955998/?type=3&theater
  10. http://www.dzienniklodzki.pl/plebiscyt/wyniki/czlowiek-roku-2015-powiatu-lowickiego,32239,t,id.html
  11. http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-01. Alirita 2016-12-20.
  13. http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444
  14. http://www.radio.bialystok.pl/wiadomosci/index/id/140194
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-01. Alirita 2016-12-28.
  16. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10209728785355022&set=pcb.10209728787355072&type=3&theater
  17. http://www.sejm.gov.pl/sejm8.nsf//transmisje_arch.xsp?page=16&unid=8E39B938283EC7B4C125809E00475212
  18. http://orka.sejm.gov.pl/Druki8ka.nsf/0/051EADA11D10809BC12580FA005E1DB1/%24File/1475.pdf
  19. http://www.sejm.gov.pl/sejm8.nsf/komunikat.xsp?documentId=C46335BE3AC0AB56C12580FB0033454D
  20. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=805419836282117&set=pcb.805419866282114&type=3&theater