Paweł Wieczorkiewicz

Paweł Piotr WIECZORKIEWICZ (naskiĝis la 2-an de julio 1948 en Varsovio, mortis la 23-an de marto 2009 samloke) – pola historiisto, sovetologo, mar-tema spertulo, profesoro de homa scienco, kontraŭa al politika ĝusteco.

Paweł Wieczorkiewicz
Persona informo
Paweł Wieczorkiewicz
Naskiĝo 2-an de julio 1948 (1948-07-02)
en Varsovio
Morto 23-an de marto 2009 (2009-03-23) (60-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Familio
Patro Bronisław Wieczorkiewicz vd
Edz(in)o Lidia Milka-Wieczorkiewicz vd
Profesio
Okupo historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1971 finis studojn ĉe Historia Fakultato de Varsovia Universitato verkante magistraĵon pri Rusa Imperia Mararmeo 1905–1914. En la sama altlernejo doktoriĝis en 1976 pri la temo Rusa politiko rilate al Kongresa Pollando en la jaroj 1909–1914 kaj habilitiĝis en 1993 pri la disertaĵo Granda purigo kaj Ruĝa Armeo. En 2004 ricevis sciencan titolon de profesoro pri la homa scienco.

Plurjara membro de la estraro de Pola Historia Societo, kunlaboranto de Militista Oficejo de Historiaj Esploroj.

En 1971 iĝis membro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Dum la milita stato en Pollando forlasis la partion por povi helpi al aliaj personoj, ekz. al Jan Żaryn. Malgraŭ tio apogis plenan lustracion.

Aŭtoro de historiaj tekstoj kaj ankaŭ rilatantaj al aktuala publika disputo en pluraj gazetoj, revuoj kaj radio, kiel ekz.: "Rzeczpospolita", "Wprost", "Nasz Dziennik", Polskie Radio.

Konvinkoj redakti

Liaj konvinkoj estis firmaj kaj ne ĉiam akceptataj. Kiel konanto de Sovetunio kontraŭstaris al senkulpigado de komunismo, la Ruĝan Aremon konsideris okupacia, kaj komunistajn krimojn egaligis al la naziismaj. Publike agnoskis, ke ne konsentis kun perdo por Pollando de Lvovo kaj Vilno.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Sprawa Tuchaczewskiego (La afero de Tuĥaĉevskij), 1994, 2012, 2019.
  • Historia wojen morskich (Historio de marmilitoj), volumoj 1–2. Varsovio 1995. ​ISBN 1-85917-030-7​.
  • Polska. Dzieje polityczne ostatnich dwustu lat (Pollando. Politika historio de la lastaj ducent jaroj), Varsovio 1997
  • Łańcuch śmierci: czystka w Armii Czerwonej 1937–1939 (Mortoĉeno. Purigo en Ruĝa Armeo 1937-1939), Varsovio 2001. ​ISBN 83-88794-71-X​.[24]

Eksteraj ligiloj redakti