Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paziteo.

Paziteo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Paziteo
Natura satelito  de Jupitero (XXXVIII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXXVIII[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 6
Nomita laŭ Pasitoo vd
Malkovro
Malkovrinto - Scott S. Sheppard
- David C. Jewitt
- Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro 11-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 004 000 km
Discentreco 0,2675
Meza anomaliangulo 7 198 760° vd
Klinangulo 165,138° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 719,44 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~ 1,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
0,00081 m/s2
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,2[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.

Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj [3], inter kiuj Paziteo, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2001 J 6: sesa jupitera luno malkovrita en 2001

Nomo redakti

La 8-an de aŭgusto 2003, ĝi ricevis, aprobite de IAU [4], la nomon de Paziteo (greke: Πασιθέα, Pasithea[5]), diino de la halucinoj kaj halucinogenoj en la helena mitologio, edzino de Hipno. Ŝi estus unu el la Gracioj (aŭ Karitoj), laŭ Homero.

Orbito redakti

Paziteo estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la ekvatoro de Jupitero, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi tamen ricevis la nomon de Pasithee, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj redakti