Peñaflor de Hornija

Peñaflor de Hornija [penjaFLOR deorNIĥa] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Peñaflor de Hornija estas etimologie komprenebla kiel Roko de la floro de Hornija, alude al la rojo Hornija. Pri "roko de la floro" tio aperas simbole en la blazono super aludo al la rojo, kio figuras ankaŭ en la flago.

Peñaflor de Hornija
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47640
Demografio
Loĝantaro 337  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 4° 59′ U (mapo)41.711388888889-4.9838888888889Koordinatoj: 41° 43′ N, 4° 59′ U (mapo) [+]
Alto 839 m [+]
Areo 66,43 km² (6 643 ha) [+]
Peñaflor de Hornija (Provinco Valadolido)
Peñaflor de Hornija (Provinco Valadolido)
DEC
Peñaflor de Hornija
Peñaflor de Hornija
Situo de Peñaflor de Hornija
Peñaflor de Hornija (Hispanio)
Peñaflor de Hornija (Hispanio)
DEC
Peñaflor de Hornija
Peñaflor de Hornija
Situo de Peñaflor de Hornija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñaflor de Hornija [+]
vdr
Peñaflor de Hornija en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 66,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 330 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 25 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

La loĝloko estas sur alta monteto, kio ebligas rigardon al pejzaĝa panoramo. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rojo Hornija.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas restaĵoj de la iama murego, blazondomoj, la preĝejo de DSankta Maria, de la 13-a jarcento, ununava kun diversepokaj retabloj, ruinoj de la preĝejo de Savinto kaj ermitejo de Kristo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti