Peñascosa [penjasKOsa] (Rokegeca) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, en la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 189,26 km² je 1169 msm kaj je 85 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Peñascosa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02313
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 329  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 40′ N, 2° 25′ U (mapo)38.671111111111-2.4108333333333Koordinatoj: 38° 40′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 169 m [+]
Areo 189,26 km² (18 926 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñascosa (Hispanio)
Peñascosa (Hispanio)
DEC
Peñascosa
Peñascosa
Situo de Peñascosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñascosa [+]
vdr
Peñascosa en la Provinco Albaceto.

Peñascosa havas 334 loĝantojn (2019) kun denseco nur de 1,73. Estas dependaj submunicipoj Zorío, Cerroblanco, Pesebre, Cañada Seca, Arteaga de Arriba, Arteaga de Abajo, Fuenlabrada kaj Burrueco, kaj pli malgrandaj domaroj kiel Carboneras, Cencerro, El Vidrio kaj Batanes.

Geografio redakti

Pro altitudo sur 1169 msm (sonorilturo) estas la municipo de la provinco Albacete kun ĉefa kerno pli alta. Ties koordinatoj estas jenaj: 38° 40′ 16″ N 2° 24′ 39″ U / 38.67111 °N, 2.41083 °U / 38.67111; -2.41083 (mapo) (sonorilturo). Trafluas la teritorion la riveroj: Arquillo, Cortes kaj Montemayor. La teritorio limas kun Robledo, Masegoso, Casas de Lázaro, Alcadozo, Bogarra, Aýna, Paterna del Madera kaj Alcaraz. La klimatoestas mediteranea kontinenta tipa de la "Meseta" (Centra Altebenaĵo). La temperaturoj estas malaltaj vintre, oftas la nokta frostado kaj la neĝo. La somero estas tre seka, kun temperaturoj kiuj povas superi 30 gradojn dumtage en julio. Ekde la dua duono de aŭgusto descendas ofte konsiderinde la temperaturoj.

Historio redakti

En la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 1700 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj iom pli ol 300.

Ekonomio redakti

Plej parto de lokanoj de Peñascosa estas emerituloj, speciale pro elmigrado de junuloj ekde la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj al aliaj regionoj kaj landoj, speciale al Albacete, Madrido, Valencilando, Katalunio, Britio, Francio kaj Germanio. La laborlokanoj dediĉas sin al taskoj de konstruado, zorgado de montoj kaj bienoj, municipaj servoj, brutobredado, agrikulturo (legomoj, forstado, cerealoj), vendejoj, restoracioj kaj metalĉarpentado.

Vidindaĵoj redakti

La plej parto de la arboj de la municipa teritorio estas pinoj kaj kverkoj. Estas ankaŭ kelkaj abioj kaj ulmoj. Inter la plej singularaj arboj de la teritorio de Peñascosa estas la Pino del Roble (pino de la kverko), rara simbiozo inter kverko kaj pino kiu eliras el ties trunko. Tiu arbo formas parton de la blazono en la dekstra duono. Ĝi estas je 5 km de Peñascosa.

Vidu ankaŭ redakti