La Peŭcedramedoj (Peucedramidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj, subordo Kantbirdoj, kun la unusola specio Striita peŭcedramo (Peucedramus taeniatus), en unu genro Peŭcedramo (Peŭcedramus).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striita peŭcedramo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Peucedramidae
Wolters, 1980
Genro: Peucedramus
Henshaw, 1875
Specio: P. taeniatus
Peucedramus taeniatus
(Du Bus de Gisignies, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Striita peŭcedramo (Peucedramus taeniatus) antaŭe estis enordigita al la familio de la Paruliedoj (Parulidae), sed DNA-esploroj devigis ŝanĝi la enordigon.

La 11-13 centimetrojn longa Striita peŭcedramo havas longajn flugilojn kaj grizan plumaron kun kelkaj oliveverdaj partoj kaj du blankaj flugilstrioj. La masklo je kapo kaj brusto estas oranĝokolora kaj havas nigran okulstrion. Ĉe ino kaj junbirdo la kapo kaj la brusto estas flava anstataŭ oranĝokolora kaj la okulstrio ne estas tiom klara.

Troviĝejo kaj vivejo redakti

La Peŭcedramo estas nemigra birdo, kies troviĝejo etendiĝas de Arizono (Usono) tra Meksiko ĝis Nikaragvo. La birdo vivas precipe en iom alte situantaj koniferarbaroj.

Nutrado kaj generado redakti

La birdo nutras sin per insektoj. La ovaro konsistas el tri ĝis kvar ovoj.

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2004). Peucedramus taeniatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern