Pecel [petjel] estas tradicia Java salato kiu konsistas el miksitaj legomoj en arakidosaŭco, kutime servata kun vaporkuirita rizo aŭ kelkfoje kun lontongketupat (kunpremita rizokuko).[1][2] La arakidosaŭco en pecel similas al tiu de gado-gado. Arakidosaŭco por pecel ne enhavas kokoslakton.[3] Kvankam pecel estas forte asociata kun la java kuirarto, dum gado-gado kun Betawi kaj sunda kuirarto. En Malajzio, ĝi nomiĝas pecal [4] kaj enkondukiĝis de javaj enmigrintoj. Pecel estas ankaŭ tre populara en Surinamo, kie ĝi ankaŭ enkondukiĝis de javanoj.

Pecel

Pecel Hariadhi

Pecel Hariadhi

Ingrediencoj redakti

Pecel konsistas el kuirita aŭ brogita akvospinaco, spinaco, mungidoj, longaj fazeoloj, kukumo, kasavo-folio kaj citrona basilio, kun arakidosaŭco el muelitaj kaj rostitaj arakidoj kun akvo, salo, palmosukero, tamarindosuko, kapsiketoj, galango, folio de kafira limeo kaj ajlo.

 
Solo-pecel, en restoracio en Surakarta, Centra Javo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Pecel Recipe (Java Style Salad with Peanut Sambal). Arkivita el la originalo je 2016-05-06. Alirita 2016-01-10.
  2. Vegetable Salad with Peanut Sauce, Pecel. Arkivita el la originalo je 2015-01-19. Alirita 2016-01-10.
  3. Pecel Recipe (Java Style Salad with Peanut Sambal). Arkivita el la originalo je 2016-05-06. Alirita 2016-01-10.
  4. Buffet features favourite dishes of Malaysia's first four prime ministers. The Star (Malaysia) (31 July 2013). Arkivita el la originalo je 2013-09-26. Alirita 26 August 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-26. Alirita 2016-01-10.