Pechina [peĈIna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio.

Pechina
Pechina (Almería, Andaluzio)
Pechina (Almería, Andaluzio)
Pechina (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Pechina
Poŝtkodo 04250
Retpaĝaro Pechina.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Pechina
Demografio
Loĝantaro 3 514 [1]
Loĝdenso 76,4 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°55′N 2°26′U  /  36.917°N, 2.433°U / 36.917; -2.433 (Pechina) (mapo) Koordinatoj: 36°55′N 2°26′U  /  36.917°N, 2.433°U / 36.917; -2.433 (Pechina) (mapo)
Alto 98 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 46 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Pechina (Andaluzio)
Pechina (Andaluzio)
DMS
Pechina
Pechina
Pechina
Pechina sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pechina [+]
vdr

La areo de la municipo estas 46 km2 kie loĝas 3514 geloĝantoj, do loĝdenso estas 76.4 loĝ./km2. Pechina situas je 11 km de la provinca ĉefurbo Almería (do en la Metropola Areo de Almerio) je altitudo de 98 metroj super marnivelo.

Historio redakti

Tiu loko ludis gravan rolon en la historio de la provinco Almerio, ĉar Pechina estis la dominanta Bajjana pri kiu parolis arabaj geografoj kaj historiistoj; iel naskoloko por la urbo Almerio.[2] La unuaj aludoj kiuj havigas al tiu loko gravon historie, referencas la ekziston de grava urbo, nome la romia Urci, en la apudoj de la aktuala Pechina.

En 884 alvenis al Pechina 'maristoj' de Nordafriko, kiuj kun jemenanoj, judoj kaj mozaraboj formis setlejon kaj konstituis "maran respublikon", protektante la loĝantaron formitan ĉirkaŭ la moskeo de Umar per murego. Pechina iĝis floranta urbo en kiu la industrio de silko kaj la teksiloj akiris grandan gravon; inter iliaj muregoj estis multaj artmetiistoj kaj komercistoj. Ĉirkaŭ 955 estis loko kie rifuĝiĝis pensuloj, filozofoj kaj sufiistoj. Tiuj venis fuĝe el maltoleremo kaj la danĝero al kiuj ili riskis en aliaj komarkoj pro la disvastigo de siaj ideoj.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 3514 geloĝantoj de la municipo Pechina estas 1721 inoj kaj 1793 viroj. En la 46-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 2538 geloĝantoj (el kiuj 2513 en la vilaĝo Pechina kaj 25 en Sierra Alhamilla), kaj aliaj 976 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 39, 22 inoj kaj 17 viroj, kaj mortis 18, 7 inoj kaj 11 viroj. Tiel la natura kresko estis 21 (0.6%). La laborkapabla loĝantaro estis 1390 homoj (39.6%).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Pechina - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti