Pedalboato aŭ tretboato estas muskolpelitaj akvaj veturiloj en diversa formo, konstruo, destinita ĉefe por amuziĝi en libera tempo, konkursi en sporto.

Dupersona pedalboato.
Moderna pedalboato kun helica pelado

Ĝi estas pelata per forta treto de la pedaloj kaj ofte per du personoj. La muskola forto movas padelojn en la poŭpo de la boato. La direktado okazas per simpla turnigo de posta plato.

La pedalboatoj estas firme konstruitaj por ke amuzantoj ne suferu akcidenton per ĝi. Ĝi estas ofte konstruita el aluminio aŭ vitrofibro-fortigita plasto. Ĝia kutima formo ne ebligas rapidan antaŭeniron.

La pedalboato estas unu el la plej popularaj promenaj akvoveturiloj. Ĝiaj malgrandaj dimensio kaj pezo permesas facile transporti, renversi kaj stapligi ilin dum ekspluatado kaj konservado. Ĝi estas simpla por stiri, fidinda kaj sendanĝera. Ĝin kapablas uzi eĉ adoleskuloj kaj maljunuloj.

Tiuj veturiloj estas tre ofte uzataj de turistoj aŭ libertempuloj sur trankvilaj internaj akvosurfacoj (riveroj, lagoj ktp), sed ne taŭgas por larĝa maro, kie altaj ondoj povus faligi la veturilon, aŭ ĉe montaj torentoj, marĉoj ktp.

Konkursa tretboato redakti

Krom tiuj poramuziĝaj versioj ekzistas ankaŭ sportaj konkursaj pedalboatoj. La lastaj estas konstruitaj ke ili kapablu atingi relative grandan rapidon (eĉ 10-20 knotojn). Ĉe tiu tipo oni uzas helicon.