Pedro Berruguete

Pedro BERRUGUETE (Paredes de Nava, Provinco Palencio, 1450 - 1503) estis hispana pentristo, grava en la transiro de la gotika pentrarto al la renesanca pentrarto.

Pedro Berruguete
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1450 (1450-01-01)
en Paredes de Nava
Morto 1-an de januaro 1504 (1504-01-01) (54-jaraĝa)
en Avilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Alonso Berruguete
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Portrait of Federico da Montefeltro with His Son Guidobaldo
vdr

Poss baza edukado kaj lernado, probable kun Fernando Gallego en Salamanko, li eble veturis tre juna al Italio, kie estis dokumentita iu «Pietro Spagnuolo» laboranta sub mecenato de la duko de Urbino, Federico de Montefeltro. Tiu itala lernepoko ebligis lian konon de ĉefaj artistoj de la Quattrocento, kiel Melozzo da Forlì, kaj la lernadon de teknikoj kaj manieroj propraj de la Renesanco, kiel la regado de la spaco, la anatomio aŭ la varieco kaj natureco de la gestoj, krom de la arkitekturaj kaj ornamaj elementoj propraj de la Renesanco, kvankam reveninta al Kastilio, ĉirkaŭ 1483, tiuj karakteroj ne evidentiĝis en sia pentrarto.[1]

Li estis la patro de unu de la plej elstaraj artistoj de la Renesanco en Hispanio, nome Alonso Berruguete.

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. Marías, Fernando, El largo siglo XVI, Madrid, Taurus, 1989, p. 177, ISBN 84-306-0102-3.
  2. *Retejo de Prado.