Pedro Castillo

prezidento de Peruo (2021–2022)

José Pedro CASTILLO Terrones [kasTIljo] (naskiĝis la 19-an de oktobro 1969 en Chota, Ayacucho, Peruo) estas perua instruisto, iama milicano, sindikatestro kaj politikisto, kiu ekde la 28-a de julio 2021 ĝis la 7-a de decembro 2022 estis la prezidanto de Peruo.[1]

Pedro Castillo
Persona informo
José Pedro Castillo Terrones
Naskonomo José Pedro Castillo Terrones
Naskiĝo 19-an de oktobro 1969 (1969-10-19) (54-jaraĝa)
en Puña, Departemento de Kaĥamarkio,  Peruo
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Peruo vd
Alma mater Universitato Cezaro Vallejo • Universitato Cezaro Vallejo • Octavio Matta Contreras Higher Pedagogical Institute vd
Partio Peruo Ebla • Partio Politika Nacia «Peruo Libera» vd
Subskribo Pedro Castillo
Familio
Edz(in)o Lilia Paredes vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo sindikatisto • lerneja majstro • politikisto vd
Prezidanto de Peruo
Dum 20212022
Antaŭulo Francisco Sagasti
Sekvanto Dina Boluarte
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis jam juna popola patrolanto en epoko de terorismo por eviti la agadon kaj de tiaj grupoj kaj de la subpremado fare de registaraj fortoj. Fakte li estis tutlanda estro de tia organizo de kamparanaj patroloj. Kiel instruisto de elementa edukado li estis estro de la Luktokomitato de la porinstruista sindikato Sindicato Único de Trabajadores de la Educación del Perú, kiu luktis ĉefe por la dignigo de la laborkondiĉoj de la instruistoj de kamparanaj areoj ekzemple dum la striko de instruistoj de 2017. En politiko, li estis membro de la regiona komitato de Cajamarca de Perú Posible (Ebla Peruo), partio por kiu li kandidatiĝis al la urbestreco de Anguía (malsukcese) en 2002. En 2021 li kandidatiĝis al la Prezidenteco de Peruo por la politika partio Perú Libre (Libera Peruo), kaj li atingis la unuan vicon en la unua balotraŭndo per 18.92% de voĉdonoj kaj superis la estron de la dekstra partio Fuerza Popular (Popola Forto), nome Keiko Fujimori, en la dua balotraŭndo per 50.13% de voĉdonoj .[2][3][4] Keiko Fujimori dekomence plendis, ke estis ŝi kiu venkis en la balotado, sed finfine Pedro Castillo estis proklamita prezidanto post la finigo de ĉiu procesoj fare de la balota oficiala kalkulado.[1]

Antaŭe:Prezidento de PeruoPoste:
Francisco Sagasti2021-2022Dina Boluarte

Referencoj redakti