Pegnitz-ordeno (germane: Orden der Gesellschaft der Pegnitzschäfer, Gekrönter Blumenorden an der Pegnitz, Pegnesischer Blumenorden; latine: Societas Florigera ad Pegnesum) estas famekonata germana literatursocieto portanta la nomon de la rivero Pegnitz.

Pegnesischer Blumenorden - emblemo

Historio redakti

La societo fondiĝis en Nurenbergo en 1644 fare Georg Philipp Harsdörffer kaj Johann Klaj. Ekde 1648 ĝi tre subtenitis fare de la poeto Siegmund von Birken (lia latinigita nomo estis Betulius) kiu samjare ekmembris. Ĝiaj emblemoj estis pasifrukto kaj pajnofluto kun la motoj Mit Nutzen erfreulich (ĝojige kun utileco) respektive Alle zu einem Ton einstimmig (ĉiuj je unu tono harmoniaj). Ĝia ĉefa okupiĝo estis poetaj ludaĵoj laŭ la modelo de italaj akademioj.

La membroj, kiuj portis nomojn de pastoroj klasikaj, tre ŝatis verki poeziaĵojn kun amaso da atributoj, strofaj formoj artefaritaj, lingvaj pentradoj. Tiamaniere al multaj ili ŝajnis esti malspritaj imitantaĉoj de italoj kaj hispanoj kontribuante vole nevole al la natura malevoluo de la germana lingvo.

La komence en privataj ĝardenoj faritaj kunvenoj translokitis en 1681 al arbaro apud Kraftshof (hodiaŭ norda urboparto de Nurenbergo). Tie kreitis promenejo kun kabano por la unuopaj membroj kaj starigitis kelkaj bustoj. En 1794 faritis reformo de la ordeno kiu ekzistas ĝis hodiaŭ. Ĝiaj membroj ankaŭ instigis la refondon de la Fruktodona Societo en 2007 en Köthen sub la nomo Neue Fruchtbringende Gesellschaft. Unu ĝia honora membro estis la historiisto kaj leksikografo Johann Georg Meusel.

Literaturo redakti

  • Amarantes (Herdegen), Historische Nachricht von des löblichen Hirten- und Blumenordens an der Pegnitz Anfang und Fortgang (Nürnberg 1744)
  • Tittmann, Die Nürnberger Dichterschule. Harsdörffer, Klaj, Birken (Göttingen 1847)
  • »Festschrift zur 250jährigen Jubelfeier des Pegnesischen Blumenordens« (Nürnberg 1894; ene: Th. Bischoff, Georg Philipp Harsdörffer; Aug. Schmidt, Siegmund von Birken)

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 538, kio legeblas tie ĉi interrete.