Pehr KALM (naskiĝinta la 6-an de marto 1716 en Ångermanland, mortinta la 16-an de novembro 1779 en Åbo) estis sveda botanikisto, esploristo, naturalisto kaj agrikultura ekonomikisto.

Pehr Kalm
Sveda botanikisto
Sveda botanikisto
Persona informo
Pehr Kalm
Pietari Kalm
Naskiĝo 6-a de marto 1716
en Ångermanland,  Svedio
Morto 16-a de novembro 1779
en Åbo,  Svedio (hodiaŭ Finnlando)
Etno Svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj svedaangla vd
Ŝtataneco SvedioFinnlando vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Profesio
Okupo botanikisto • esploristo • pastro • natursciencisto • universitata instruisto • ekonomikisto • ornitologo vd
Laborkampo plantosciencoekonomikoteologio vd
Aktiva en UpsaloTurku vd
Doktoreca konsilisto Karolo Lineo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kalm famiĝis ĉar li unue priskribis la Niagaran Akvofalaron kaj publikigis la unuan detalan studon de la natura historio pri Nordameriko. En 1747, li estis komisiita de la Reĝa Akademio de Scienco de Svedio pri vojaĝo al la nordamerikaj kolonioj por alporti semojn kaj plantojn kiuj povas uziĝi en la agrikulturo. Krom tio, li unue publikigis sciencan priskribon de multaj trovaĵoj en Nordameriko, interalie la unuan sciencan priskribon de la "17-jara cikado" Magicicada septendecim[1].

Biografio redakti

Liaj gepatroj devenis de Finnlando kaj establiĝis en Svedio kaŭze de la Granda Nordia Milito. Lia patro mortis ses semajnojn post lia naskiĝo. Kiam la bataloj finiĝis, lia patrino revenis al urbo Närpes, Ostrobotnio, en Finnlando, kie lia patro estis luterana pastro. Kalm komencis, em 1735, siajn studojn en la Reĝa Akademio de Åbo[2], nune Turku, kaj ekde 1740 li enmatrikuliĝis en la Universitaton de Upsalo, kie li konatiĝis kun Karolo Lineo, kaj fariĝis unu el liaj unuaj lernantoj. En Upsalo, Kalm ekoficis kiel estro de eksperimenta plantaro kies proprietulo estis la barono Sten Carl Bielke (1709-1753)[3].

Kalm faris esplorojn en Svedio, Rusio kaj Ukrainio inter 1742 kaj 1746, kiam li ekoficis kiel asista-profesoro pri Natura Historio kaj ekonomio en la Akademio de Åbo, kies funkcio li ekzercis plentempe ekde 1747, en la sama jaro kiam Lineo lin indikis por membriĝi al la Reĝa Akademio de Sciencoj en Svedio.

Antaŭ ol iri al Filadelfio, Kalm pasigis ses monatojn en Anglio, kie li renkontis multajn gravajn botanikistojn. Kalm alvenis en Pensilvanio en 1748, kaj tie li estis helpata de Benjamin Franklin kaj John Bartram (1699-1777)[4]. Tie li starigis sian laboroficejon ĉe la sveda-finna komunumo, en Raccoon, nuna Swedesboro, Nov-Ĵerzejo.

Li aktivis kiel anstataŭanto de la pastro de la Triunua Preĝejo[5], kiu estis loka luterana preĝejo fondita de svedoj. Post nemulte da tempo, Kalm edziĝis al vidvino de Johan Sandin, eksa pastro kiu estis mortinta. En Raccoon, li restis ĝis la 19-a de majo 1749. Antaŭ ol reiri al Finnlando, Kalm vizitis la Niagaran Akvofalaron krom viziti Montrealon kaj Kebekion en Kanado.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Magicicada septendecim. Arkivita el la originalo je 2014-07-02. Alirita 2014-07-07.
  2. La Reĝa Akademio de Åbo estas la unua universitato en Finnlando. Ĝi estas fondita de la reĝino Kristina de Svedio, laŭ propono de la grafo Per Brahe, la Juna (1602-1680).
  3. 3,0 3,1 Personensuche
  4. Bartramtrail.org
  5. Triunua preĝejo
  6. Personensuche
  7. Nordisk familjebok
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche[rompita ligilo]
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj