Peider Lansel

poeto, eseisto kaj forta subtenanto de la retoromanĉa lingvo

Peider LANSEL (nask. 15-an de aŭgusto 1863 en Pizo (Italio); mortis 8-an de decembro 1943 en Ĝenevo) estis poeto, eseisto kaj politika propagandisto por la konservado kaj oficialigo de la retoromanĉa lingvo. Li tradukis multajn poemojn de la monda literaturo en la romanĉan, i.a. de Nietzsche, Heine, Goethe, Lenau kaj Miĥail Lermontov. Pro sia aktivado por la retoromanĉa lingvo kaj kulturo li en 1933 ricevis la titolon de "prohonora doktoro" de la universitato de Zuriko. Dek jarojn poste li ricevis la "Grandan Premion Ŝiller" (Grosser Schillerpreis) por sia poezia verkaro.

Peider Lansel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1863 (1863-08-15)
en Pizo
Morto 8-an de decembro 1943 (1943-12-08) (80-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj romanĉa vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Alia nomo P. J. Derin‏‎ vd
Okupo verkisto • poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Esperanto aperis redakti

  • La retoromanĉoj / Trad. Georgo Agricola (pseŭdonimo de Hans Jakob). Genève: UEA, 1938. 19 p.
  • La vilaĝo en la silento; Tro frue / Trad. Marcel Jaccard: du poemoj en Svisa Antologio. Budapest: Literatura Mondo, 1939, p. 534.

Eksteraj ligiloj redakti