Peipsi (estone Peipsi-Pihkva järv, ruse Чудское озеро (Ĉudskoje Lago), germane Peipussee kaj same en la ĝermanaj lingvoj de Skandinavio Peipus) estas granda purakva lago sur limo inter Estonio kaj Rusio en norda Eŭropo.

Peipsi järv
Чудское озеро
Peipus
Satelita foto
Satelita foto
lago
Situo Estonio, Rusio
Ĉefaj fontoj Riveroj Emajõgi, Velikaja
Ĉefaj elfluoj Rivero Narva
Insuloj Piirissaar
Setlejoj Mustvee, Kallaste
Areo de la baseno 47800 km²dep1
Landoj de la baseno Estonio, Rusio, Latvio, Belorusio
Datenoj
Koordinatoj 58° 41′ 0″ N, 27° 29′ 0″ O (mapo)58.68333333333327.483333333333Koordinatoj: 58° 41′ 0″ N, 27° 29′ 0″ O (mapo)
Peipsi järv Чудское озеро Peipus (Estonio)
Peipsi järv
Чудское озеро
Peipus (Estonio)
DEC
Peipsi järv Чудское озеро Peipus
Peipsi järv
Чудское озеро
Peipus
Map
Peipsi järv
Чудское озеро
Peipus
Supermara alteco f130 m
Surfaca areo 3555 km²dep1f5
Akva volumeno 25 km³dep1f8
Maksimuma profundo 12,9 mf10
Averaĝa profundo 7 mf11
Borda longo1 520 kmdep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Ĝi estas la kvara kaj kvina plej granda lago en Eŭropo, post la Ladoga lago kaj Onega lago en Rusio norde de Sankt-Peterburgo, Vänern en Svedio kaj eble Saimaa en Finnlando. La sekvaj laŭ grandeco estas lagoj SaimaaPäijänne kaj Inari en Finnlando.

Laŭ la estonlingva nomigo kaj same en la loka voroa, Peipsi estas la norda parto, Pihkva la suda, kaj la pli mallarĝa meza parto nomiĝas Lämmijärv. Tamen el geografia vidpunkto temas pri unusola lago, kaj en la plej multaj aliaj lingvoj la nomo Peipsi respektive Peipus uzatas por la tuta lago.