Pekela

municipo en Groningo, Nederlando
ISO

Pekela (53° 06′ N; 07° 00′ E Mapo) (loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 13.325) estas municipo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La municipo havas areon de 50,20 km².

Municipo Pekela

Flago de la municipo Pekela

Blazono de municipo Pekela

Flago de la municipo Pekela Blazono de municipo Pekela
Situo de la municipo Pekela
nederlanda municipo
Provinco Groningo
Urbestro Jaap Kuin
Ĉefloko Oude Pekela
Areo
 - Tero
 - Akvo
50,20 km²
49,12 km²
1,08 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
13.325 (1-a de junio 2005)
271 loĝ./km²
Geografia situo 53° 6′ N, 7° 0′ O (mapo)53.17Koordinatoj: 53° 6′ N, 7° 0′ O (mapo)
Pekela (Nederlando)
Pekela (Nederlando)
DEC
Pekela
Pekela

Map

Gravaj trafikaj arterioj N366, N367
CBS-municipokodo 0765
Telefona kodo 0599
Poŝtkodo 9662–9669
Oficiala retejo https://www.pekela.nl/
vdr

Historio redakti

Pekela portas sian nomon ek de 1599, kiam setlantoj el la okcidenta parto de Nederlando akiris terpecojn laŭlonge de la rivero Pekel. Oni bezonis la tie troviĝantan marĉon por torfelfoso. Kiam Ludoviko Napoleon estis reĝo de Nederlando (1810), oni dividis la municipon en Oude Pekela (Malnova-Pekela) kaj Nieuwe Pekela (Nova-Pekela). En 1990 oni reunuigis ambaŭ partojn.

Ĝis en la 20-a jarcento Pekela estis konata pro la fabrikado de pajlokartono. Ĉar la laborkondiĉoj estis malbonaj, estis multe da simpatio por la komunismo. Krom tio, la Komunista partio de Nederlando (CPN) havis multajn adeptojn en la orienta parto de la provinco. Ankaŭ nuntempe estas multaj adeptoj de la socialismo, inter aliaj ĉar la senlaboreco en la regiono estas relative alta.

Subdivido redakti

La municipo Pekela konsistas el la sekvaj vilaĝoj: Alteveer (parte), Boven Pekela, Bronsveen, Hoetmansmeer, Nieuwe Pekela, Oude Pekela.

Publika transporto redakti

Buslinioj en la municipo Pekela:

  • linio 10: Winschoten-Oude Pekela-Nieuwe Pekela-Veendam-Bareveld-Gieten-Assen
  • linio 71: Veendam-Nieuwe Pekela-Alteveer
  • linio 75: Winschoten-Oude Pekela-Nieuwe Pekela-Boven Pekela-Stadskanaal

La buslinioj estas ekspluatataj de la kompanio Arriva

Naskiĝis en Pekela redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Provinco Groningo  
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde
Nederlando | Provincoj | Municipoj