Pelecus cultratus, konata kiel ziege, sabrokarpo, sabrofiŝoglavbramo, estas ciprineda fiŝospecio el Orienta Eŭropo kaj apudaj regionoj de Azio, nura en sia genro, kiu loĝas en la plej malaltaj areoj de riveroj kaj saletaj akvoj en la orientaj basenoj de Balta Maro, Nigra Maro, Kaspia Maro kaj Arala Maro. La sabrokarpo ne havas gravajn minacojn, kaj tiele la IUCN listigas ĝin kiel Malplej Zorgiga.[1]

Régi rajz a halról

Priskribo redakti

La sabrokarpo similas al granda Balta haringo laŭ aspekto. Ĝi kreskas ĝis ĉirkaŭ 25 ĝis 40 cm. Ĝi havas kilan naĝilon en sia ventro kiu el la flanko aspektas kurbecaj dum la dorsa estas preskaŭ rekta. Ĝi havas suprenturnitan muzelon kaj ankaŭ la pinto de la malsupra makzelo deklivas supren. La flanka linio estas ondeca kaj tre malsupre en la flanko. La brusta naĝilo estas longa kaj pintoforma. Tiu estas pala, arĝenteckolora fiŝo kun preskaŭ senkoloraj naĝiloj.[2]

Distribuado redakti

La sabrokarpo povas esti trovita en akvoj de la Baltaj landoj kaj Orienta Eŭropo.[3] Ĝi povas ankaŭ troviĝi en aliaj landoj de Eŭropo kaj Azio kiel Aŭstrio, Azerbajĝano, Bulgario, Kroatio, Ĉeĥio, Danio, Finlando, Kartvelio, Germanio, Hungario, Kazaĥio, Moldavio, Pollando, Rumanio, Rusio, Serbio, Montenegro, Slovakio, Svedio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio. Ĝi kutime naĝas proksime de la surfaco en estuaroj kaj lagoj kaj kelkaj populacioj vivas permanente en riveroj kaj rojoj.[1][4]

Biologio redakti

Tiu fiŝo manĝas zooplanktonon, naĝantajn senvertebrulojn kiel krustuloj, malgrandaj fiŝoj kaj flosantajn insektojn. Ĝi reproduktiĝas en majo kaj junio, veturante supren-rivere por trovi taŭgajn lokojn de malfermaj akvejoj. Ĝi foje reproduktiĝas en saleca akvo, por ekzemplo en la Golfo de Finlando. La ovoj flosas, kaj en riveroj, drivas kun la akvofluo. La eloviĝo okazas post ĉirkaŭ tri aŭ kvar tagoj. Post frajado, la migrantaj fiŝoj revenas al estuaroj por manĝi.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Freyhof, J. & Kottelat, M. (2008). "Pelecus cultratus". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. IUCN. 2008: e.T16494A5942384. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T16494A5942384.en. Alirita la 4an de januaro 2020.
  2. "Ziege: Pelecus cultratus". NatureGate. Alirita la 4an de januaro 2020.
  3. Distribuado. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2020-01-04.
  4. "Ziege: Pelecus cultratus". NatureGate. Alirita la 4an de januaro 2020.