Pelilo estas komputila programo peranta inter la operaciumo aŭ ĉefprogramo kaj flankaparato (ekzemple klavaro); i.a. ĝi traktas la interrompojn de la flankaparato, envicigas la mendojn, tradukas la ordonojn en komandojn de la flankaparato. La pelilo ebligas do interagon inter komputilo kaj ties flankaparatoj. Ĝenerale, ĉiu flankaparato bezonas sian propran pelilon. Sen konvena pelilo, (ekzemple) printilovidkarto ne estas uzeblaj.