Pella (greke Πέλλα), estas antikva urbo situa en Meza Makedonio, Grekio, plej bone konata kiel historia ĉefurbo de la antikvgreka reĝlando Makedonio en la epoko de Aleksandro la Granda. En la loko de la antikva urbo estas la Arkeologia Muzeo de Pella.

Pella
antikva urbo • arkeologia lokopoliso [+]

Supermara alteco38 m [+]
Koordinatoj40° 45′ 36″ N, 22° 31′ 9″ O (mapo)40.7622.519167Koordinatoj: 40° 45′ 36″ N, 22° 31′ 9″ O (mapo)

Pella (Grekio)
Pella (Grekio)
DEC
Pella
Pella

Map
Pella

Vikimedia Komunejo:  Ancient Pella [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

 
Domo de Dionizo (325-300 a.K.).
 
Mozaiko pri leonĉaso.

En ĉirkaŭ 90 a.K. la urbo estis detruita de tertremo; vendejoj kaj atelieroj dataj el la katastrofo troviĝis eĉ kun restaĵoj de la vendotaj varoj, kvankam la urbo estis eventuale rekonstruita sur ĝiaj ruinoj. Cicerono estis tie en 58 a.K., kvankam tiam la provinca sidejo jam estis translokigita al Tesaloniko.

Arkeologio redakti

La loko estis esplorita de 19a-jarcentaj esploristoj kiaj Holand, Pouqueville, Beaujour, Cousinéry, Delacoulonche, Hahn, Glotz kaj Struck, baze sur la priskriboj havigitaj de Tito Livio. La unua elfosado ekis fare de G. Oikonomos en 1914–15. La moderna sistema esplorado de la loko ekis en 1953 kaj la laboro pluis ekde tiam malkovrante gravajn partojn de la etenda urbo.

En Februaro 2006, farmisto hazarde malkovris la plej grandan tombon iam trovita en Grekio. La nomoj de la nobela antikva makedona familio estas ankoraŭ en surskriboj kaj pentritaj skulptaĵoj kaj muroj. La tombo datas el la 2a aŭ 3a jarcentoj a.K.[1]

Referencoj redakti

  1. "Greek tomb find excites experts", BBC News Online, 2006-02-12. Kontrolita 2006-06-12.