Peloponezo (administra regiono)

Peloponezo (greke Πελοπόννησος, Pelopónnisos) estas la nomo de unu el la 13 administraj regionoj (greke περιφέρεια - periféria) de Grekio. La administra regiono ne ampleksas la tutan teritorion de la geografia preskaŭinsulo Peloponezo, sed nur iom pli ol du trionojn ekskluzive de la nordo kaj okcidento, kiuj apartenas al la regiono Okcidenta Grekio. La teritorio do inkluzivas la historiajn regionojn Mesenio, Arkadio, Lakonio, Argolando kaj la ĉirkaŭaĵon de la urbo Korinto, kiu inkluzivas la Istmon de Korinto kaj malgrandan teritorion norde de la istmo sur la kontinenta parto de Grekio.

Peloponezo
greke Περιφέρεια Πελοποννήσου
administra unuo
Masivo Kyllini kaj lago Stimfalio en antaŭo
Masivo Kyllini kaj lago Stimfalio en antaŭo
Masivo Kyllini kaj lago Stimfalio en antaŭo
Blazono
regiono de Grekio [+]

Oficiala nomo: Πελοπόννησος

Ŝtato Grekio
DuoninsuloBalkano
Prefektujoj
Historiaj regionoj

Parto dePeloponezo
MontaroTajgeto

ĈefurboTripolo
- mezoTripolο
- koordinatoj38° N, 22° O (mapo)37.51666666666722.383333333333

Areo15 490 km² (1 549 000 ha)

Loĝantaro650 310 (2005)
Denseco41,98 loĝ./km²

HorzonoOET (UTC+2)
- somera tempoOET (UTC+3)
KodoGR-J
NUTSGR25

Peloponezo (Grekio)
Peloponezo (Grekio)
DEC
Peloponezo
Peloponezo
Situo de Tripolo enkadre de Grekio

Peloponezo (administra regiono) (Tero)
Peloponezo (administra regiono) (Tero)
Mapo de regiono Peloponezo

Map
Peloponezo

Vikimedia Komunejo:  Peloponnese periphery
Retpaĝaro: ppel.gov.gr
vdr
la templo de Apolono en Korinto
la apostola preĝejo de Kalamata

La administra regiono Peloponezo dividiĝas en kvin provincojn ("prefektujoj", greke plurale νομοί - nomí, singulare νομός - nomós):

  • Argolando (Αργολίδα/Argolída), administra centro Nafplion (Ναύπλιο/Náfplio)
  • Arkadio (Αρκαδία/Arkadía), administra centro Tripoli (Τρίπολη/Trípoli)
  • Korintio (Κορινθία/Korinthía), administra centro Korinto (Κόρινθος/Kórinthos)
  • Lakonio (Λακωνία/Lakonía), administra centro Sparto (Σπάρτη/Spárti)
  • Mesenio (Μεσσηνία/Messenía), administra centro Kalamata (Καλαμάτα/Kalamáta)