Peltindustrio estas fako de industrio, kiu prilaboras bestajn felojn kun bela kaj riĉa hararo kaj produktas el ili vestaĵojn, plej ofte mantelojn aŭ almenaŭ kolumojn.

Tiu industrio estis la plej grava ekonomia kialo por la franca kolonio de Kebekio, kaj Montrealo iĝis granda kaj grava urbo en Kanado danke al la peltindustrio.

Ĉi tiu modo kaŭzis elbuĉadon de multaj raraj bestoj, kiuj nun estas endanĝerigataj kaj protektataj, malgraŭ tio la lukra komerco kun iliaj feloj daŭras. Pro tio ekestis ankaŭ movadoj, kiuj batalas kontraŭ uzado de peltoj.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.