Pendanta harbuklo estas longa spiralforma harbuklo. Kelkaj homoj havas naturajn pendantajn harbuklojn.

Thérèse Schwartze, Knabino kun pendantaj harbukloj

Pendanta harbuklo povas esti farata preskaŭ sen helpiloj. La hartufo kio devas fariĝi pendanta harbuklo, estas en malseka stato leĝere turnita ĉirkaŭ fingro. Poste la harbuklo estas fiksita je la suba parto. Kiam la haroj sekiĝis la pendanta harbuklo restas en tubformo, ĉe kelkaj virinoj eĉ sen harplifortigaĵo aŭ harlako. Pendanta harbuklo estas ankaŭ farebla per turnado de malseketa haro ĉirkaŭ papera aŭ ŝtofa strio. Finfine oni ankaŭ povas uzi frizilon, per kio la hartufoj kun helpo de varmega aero estas formitaj.

Sijtje Boes, kun tradiciaj pendantaj harbukloj sur Marken

La pendanta harbuklo estas parto de la tradicia hararanĝo, apartenante al la Tradiciaj vestoj de Marken.

Sciindaĵo redakti

 
Mary Pickford kun pendantaj harbukloj
 
Naturaj pendantaj harbukloj de infano