Pendoĝardenoj de Babilono

legenda antikva ĝardeno

La Pendoĝardenoj de Babilono (ankaŭ konata kiel la Pendoĝardenoj de Semiramiso - en ambaŭ variaĵoj kompreneble ankaŭ ĝustas la komenco pendaj ĝardenoj minuskle kaj majuskle) kaj la muroj de Babilono (apud hodiaŭa Irako) estis konsiderataj kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Ilin ambaŭ laŭlegende konstruigis Nebukadnecar la 2-a ĉirkaŭ 600 a.K. Li verŝajne ordonis konstruadon de la ĝardenoj por komplezi al sia edzino Amjitis de Medio, kiu sopiris pri la arboj kaj belaj plantoj de sia hejmlando. La densajn pendoĝardenojn amplekse priskribis helenaj historiistoj kiel Strabo kaj Diodoro Sicilia, sed krom tiuj rakontoj tre malmulte da pruvmaterialoj ekzistas. Fakte, ekzistas neniaj ajn babilonaj priskribaĵoj pri la pendoĝardenoj.

Pendoĝardenoj de Babilono
pendanta ĝardeno • Mirindaĵo de la Antikva Mondo • pereinta konstruaĵo
Lando Asirio vd
Situo Irako
Situo
Geografia situo 32° 32′ 8″ N, 44° 25′ 39″ O (mapo)32.535544.4275Koordinatoj: 32° 32′ 8″ N, 44° 25′ 39″ O (mapo)
Pendoĝardenoj de Babilono (Irako)
Pendoĝardenoj de Babilono (Irako)
DEC
Pendoĝardenoj de Babilono
Pendoĝardenoj de Babilono
Situo de Pendoĝardenoj de Babilono
Map
Pendoĝardenoj de Babilono
Parto de Sep mirindaĵoj de la antikva mondo vd
vdr

Iuj eblaj arkeologiaĵoj de la elkavigado de la palaco de Babilono estis trovitaj, sed nenio tute pruvas ĝiajn fantaziajn priskribojn. Tra la epokoj, la loko eble estis konfuzita kun la ĝardenoj tie ekzistintaj ĉe Ninevo, tial tabuletoj de tie klare montras ĝardenojn. Skribado en ĉi tiuj tabuletoj priskribas la eblan uzon de io simila al Arkimeda Ŝraŭbo por levi akvon al la bezona alteco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
16-jarcenta gravuraĵo de la pendoĝardenoj de Babilono (fare de Maarten van Heemskerck). La Turo de Babel estas videbla en la fono.
 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo
 

Piramidoj de Gizo  Pendĝardenoj de Semiramida  Statuo de Zeŭso en Olimpio  Templo de Artemis en Efeso  
Maŭzoleo de Halikarnaso  Koloso de Rodiso  Lumturo de Aleksandrio