Peneplano [1]preskaŭ-ebenaĵo estas vasta tersurfaco, proksimume ebena, reprezentante la perrivere finerozian stadion de antaŭa montara regiono dum tempoj de plilongigita tektona stabileco. La ekzisto de peneplano, kaj de peneplanado kiel geomorfologia procezo, ne estas sen polemiko, pro manko de nuntempaj ekzemploj kaj pro necerteco en identigado pri restaĵekzemploj [2].

La rivero Mozo tratranĉas la peneplanon de Ardenoj ( Belgujo ).

Post la riveretoj en areo estas atingintaj "bazan nivelon", flanka erozio estas domina kiam la plej altaj areoj inter la riveretoj estas eroziitaj. Finfine, la ĉirkaŭa altaĵo estas malaperinta : la riverebenaĵo transiras en areon de tre malalta aŭ mankanta topografia reliefo. La rezulta plata ebenaĵo estas la lasta stadio en la ciklo de erozio aŭ geografia ciklo.

La riveretoj ene de peneplana regiono montras ampleksan meandradon kaj interplektadon. Se la areo poste estas levita pro apudaj orogenezaj procezoj, sen interna deformado ene de la peneplano, la riveretoj denove komenciĝos malsupreniĝan erozion - krei incizitajn meandrojn, trarompovalojn, kaj aliajn unikajn geomorfologiaĵojn.

Peneplano povas esti konfuzita kun sedimenta ebenaĵo. Tamen, la ŝtonoj sub peneplano estis falditaj kaj renversitaj fare de tektonaj fortoj, dum la ŝtonoj sub sedimenta ebenaĵo kuŝas en horizontalaj tavoloj. La peneplana koncepto estis divolvita en la frua 20-a jarcento fare de la geomorfologiistoj William Morris Davis kaj Walther Penck.

Referencoj redakti

  1. PIV2 ( 2002 ) p. 856
  2. Phillips, Jonathan D. (2002), "Erosion, isostatic response, and the missing peneplains"[rompita ligilo], Geomorphology, Vol. 45, No. 3-4. Elsevier, 15 June 2002, pp. 225-241. doi:10.1016/S0169-555X(01)00156-8. angle